La Placo Kálvin estas grava placo en Budapeŝto, troviĝanta laŭ la malgranda bulvardo. Iam tie situis defenda muro (konstruita en la 13-a jarcento) de Pest kun pordego nomata Kecskeméti (keĉkemEti), ĉar la vojo el la pordego daŭriĝis al urbo Kecskemét. En la 18-a jarcento la placo havis germanajn nomojn Ketschkemeterplatz kaj Heu- und Borstenviehhändler Platz, ĉar ekster la muroj oni aranĝis bazaradojn.

Placo Kálvin
placo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 23″ N, 19° 3′ 43″ O (mapo)47.4896944419.06181944Koordinatoj: 47° 29′ 23″ N, 19° 3′ 43″ O (mapo)

Placo Kálvin (Budapeŝto)
Placo Kálvin (Budapeŝto)
DEC

Placo Kálvin (Hungario)
Placo Kálvin (Hungario)
DEC
Map
Placo Kálvin
Vikimedia Komunejo:  Kálvin tér (Budapest) [+]
vdr
Kalvinana preĝejo de la placo
Modernaj domoj en la placo Kálvin

Historio redakti

La vera placo formiĝis en la 19-a jarcento, kie ne nur la vendistoj, sed ankaŭ la kalvinanoj trovis liberajn lokojn. Ili konstruis ne nur preĝejon, sed ankaŭ lernejon kaj oficejon, kie nun estas jam universitato. Poste ankaŭ aliaj imponaj oficejoj konstruiĝis. Ankaŭ skandalo ligiĝas al la placo. Maljunulo nomata "paĉjo Roberto" en la placo disdonis senpagajn tagmanĝojn por la malriĉuloj. Baldaŭe evidentiĝis, ke el la kolektita mono li ne nur tagmanĝojn, sed ankaŭ palacon en Vieno li aĉetis. Ankaŭ nun hungaroj mencias: kuirejo de paĉjo Roberto.

Dum sieĝo de Budapeŝto parto de la domoj difektiĝis. Dum la socialismo ili ne rekonstruiĝis, restis nur la fajromuroj (muro sen fenestro). Sur unun el la muroj oni metis ruĝan stelon, kiun en 1956 oni neniigis. Dum jardeko silueto de la malplena loko estis videbla. Post la socialismo novaj hotelo kaj aliaj konstruaĵoj faris senmanka la placon.

Pli gravaj konstruaĵoj redakti

Trafiko redakti

En la placo tramoj (la plej frue ĉevaltira tramo), troleoj, aŭtobusoj kaj la supre menciita metroo trafikas.

Fonto redakti

  • Hungara Vikipedio