Malfermi la ĉefan menuon

Placo Mercanti [merkAnti] aŭ en la itala origine Piazza Mercanti estas placo de Milano kreita kiel centro de la urba vivo dum la mezepoko.

Oni kreis ĝin ĉirkaŭ la mezo de la 13a jarcento laŭ rektangula plano, origine pli ampleksa ol aktuale. Oni malfermis ses enirejojn, kiuj rilatis al tiomaj urbaj profesioj, de kie ricevis la nomojn la stratoj (Armorari, Spadari Cappellari, Orefici).

PalacojRedakti

Ĉe la placo estas kelkaj gravaj palacoj, kiel la jenaj:

 
La bareliefo de la porkino

Ĉe la centro estas la "palaco della Ragione", aŭ Nova Broletto (finita en 1233 pro volo de la superulo podestà Oldrado da Tresseno, kiel sidejo de la jura agado. Per tiu konstruaĵo de salono super ĉambro, inaŭguriĝas tipo de palacoj de kelkaj lombardiaj urboj, kiel ĉe Monza, per ties Arengario.

La palaco della Ragione suferis rimarkindan trasformon per la superaltigo. Tio okazis en 1773, kiam la salono de komunuma ĉambro estis transformata, sub la regado de Maria Teresa de Aŭstrio, en sidejo de la notaria arkivo, laŭ direktorado de la tiama maljuna arkitekto Francesco Croce (projektisto inter aliaj en Milano de la plej alta nadlo de la Duomo). Croce realiĝis la planon de la subtegmento kun cirklaj fenestroj kaj la koridoro, kiu ĝis tiam estis kovrita de traboj. La palaco ĉeestas la nunan nordan flankon de la aktuala placo; origine estis tamen en la centro de koridora placo rektangula, izolita de la aliaj palacoj.

Ĉe la okcidenta flanko troviĝas la "palaco de la Notai" aŭ "hejmo Panigarola" (de la 15a jarcento, gotika) kaj ĉe la suda flanko de la placo, la palaco de la Scuole palatine (Palacaj Lernejoj) (baroka, verko de Carlo Buzzi de 1645). Apude estas la "Loggia degli Osii", konstruita en 1316 sub mendo de Matteo la 1-a Visconti al Scoto da San Gimignano, modifita en la 17a kaj 18a jarcento kaj refarita laŭ la origina formo en 1904.

Korme estas la "Palaco de la Giureconsulti" (verko de Vincenzo Seregni de 1561), sur la loko kie jam estis la "Torre del Comune" de la 13a jarcento, refarita en la 17a jarcento.

En la centro estas puto de la 16a jarcento, kiun oni ornamis en la 18a jarcento per kolonoj.

SkulptaĵojRedakti

  • Ĉe arko de la koridoro de la Broletto videblas ŝtono kun reliefo de romia epoko reprezentanta aprinon, interpretita tradicie kiel la scrofa semilanuta, una simbolo de la urbo.
    La legendo rakontas, ke la kelta Belloveso fondis la urbon de Milano en la punkto mem kie li trovis tiun magian beston, montrita en sonĝo de la diino Belisama.
    Naiva interpretado de la etimologio de Medio-lanum (duonlaneca) derivigus tiun nomon de la nomigo "semilanuta" de la animalo.
  • Ĉe unu de la kolonoj de la "Broletto Nuovo" estas altoreliefo de la 13a jarcento kie aperas la superulo podestà Oldrado da Tresseno, celebrata per skribaĵo de kvin latinaj versoj. La skulptaĵo estas laŭstile rilata al la influo de Benedetto Antelami.
  • La monumento dediĉita al la poeto Decimo Magno Ausonio, ĉe arko kun timpano ĉe unu de la enirejoj al la placo, la pordejo de la Orefici, kaj la monumento al Aŭgusteno de Hipono, ĉe la fasado de la Scuole palatine, ambaŭ verkoj de Giovan Pietro Lasagna, de la 17a jarcento.
  • Ĉe la palaco de la Giureconsulti, ĉe la orienta flanko troviĝas statuo de Sankta Ambrosio, de Luigi Scorzini, de 1833.