Placo Vörösmarty

La Placo Vörösmarty estas la plej granda placo de perpieduloj de Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros. Mihály Vörösmarty estis signifa poeto en la 19-a jarcento.

Placo Vörösmarty
placo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 48″ N, 19° 3′ 2″ O (mapo)47.49663619.050617Koordinatoj: 47° 29′ 48″ N, 19° 3′ 2″ O (mapo)

Placo Vörösmarty (Budapeŝto)
Placo Vörösmarty (Budapeŝto)
DEC
Placo Vörösmarty
Placo Vörösmarty

Placo Vörösmarty (Hungario)
Placo Vörösmarty (Hungario)
DEC
Placo Vörösmarty
Placo Vörösmarty
Map
Placo Vörösmarty
Vikimedia Komunejo:  Vörösmarty tér (Budapest) [+]
vdr
La Germana Teatro de Pest
La placo en 1902
Monumento pri Vörösmarty
La fama sukerejo

Historio redakti

Dum la historio la placo havis diversajn nomojn:

  • ekde 1812 "bazarada placo de teatro" laŭ la Germana Teatro (Pest),
  • ekde la 1840-aj jaroj promena placo (germane Spazierenplatz),
  • ekde 1846 Placo Germana Teatro (Deutsche Theaterplatz),
  • ekde 1866 Placo Malnova Teatro (Alte Theaterplatz),
  • ekde 1874 Placo Gizella.

En 1926 la placo prenis la hodiaŭan nomon, eĉ tio ne ŝanĝiĝis dum la socialismo.

Dum la Hungara revolucio de 1848 pro la bataloj la nomdonanta Germana Teatro ruiniĝis, post jaroj oni malkonstruis ĝin. En 1896 sub la placo ekfunkciis la unua metrolinio de Budapeŝto, tiam havanta la nomon subtera trajno, pli simple subteralo. Dum la Kalistefa revolucio ĉefministro Mihály Károlyi prelegis al la homamaso kelkfoje. En fino de la 2-a mondmilito signifaj domoj laŭ la placo difektiĝis. La placo estis hejmo de finhaltejo de la aŭtobusoj el la flughaveno. En 1986 oni deklaris la placon kun alia strato zono de piedirantoj aŭ promenejo. Ekde 1998 oni aranĝas kristnaskan bazaradon, krome jam pli frue tie okazas "semajno de la libro".

Priskribo redakti

 
Semajno de la libro

La placo apartenas al negoca-komerca centro de la urbego, ĝi estas ankaŭ promenejo de turistoj. En mezo de la placo kuŝas impona monumento de la nomdonanto Mihály Vörösmarty. Menciindas sukerejo "Gerbeaud" [ĵerbo], onidire la plej bona sukerejo de la lando. Ĉe la angulo kuŝas ambasadejo de Britio.

Trafikiloj redakti

La sola trafikilo estas la metroo, sed proksime estas aŭtobuso, iom poste tramo, poste tuj estas havenostacio de ŝipoj.

Bildoj pri Placo Vörösmarty
 
La leona puto
 
Moderna domego de la placo
 
Domoj laŭ la placo
 
Parto de la placo


Fontoj redakti