Placo de Masaryk (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Placo de Masaryk

Placo de Masaryk estas centra placo en Ostrava. Origine rektangula, la placo havas nun neregulan formon de litero L. Dominaĵoj estas kolono de Dipatrino kaj statuo de sankta Floriano el la 18-a jarcento kaj novepoka akvoŝprucilo enkonstruita en pavimon el la jaro 2007.

Placo de Masaryk
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoOstrava
- koordinatoj49° 50′ 9″ N, 18° 17′ 34″ O (mapo)49.835718.2927Koordinatoj: 49° 50′ 9″ N, 18° 17′ 34″ O (mapo)
Poŝtkodo702 00 [+]

Placo de Masaryk (Ĉeĥio)
Placo de Masaryk (Ĉeĥio)
DEC
Placo de Masaryk
Placo de Masaryk
Map
Placo de Masaryk
Vikimedia Komunejo:  Masarykovo náměstí (Ostrava) [+]
vdr
Bildoj de la Placo
Placo de Masaryk
Placo de Masaryk nokte
Placo de Masaryk dum la rekonstruado (02.03.2007)
Placo de Masaryk post la rekonstruado (12.06.2007)
Bildoj de la Placo
Statuo de sankta Floriano
Statuoj sur unu el domoj sur la placo
Statuo sur unu el domoj sur la placo
Statuo sur unu el domoj sur la placo
Magazeno Baťa
Historiaj bildoj de la Placo
Strato kondukanta el Ĉefa placo, hodiaŭ Placo de Masaryk ĉirkaŭ la jaro 1880
La sama strato en 1920
Alia domo sur Placo de Masaryk ĉirkaŭ la jaro 1890
Placo de Masaryk ĉirkaŭ 1880
Placo de Masaryk
Placo de Masaryk en 1905
Placo de Masaryk ĉirkaŭ 1905 - vido al Malnova urbodomo
Placo de Masaryk dum la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj
Placo de Masaryk - vido al Malnova urbodomo

Historio redakti

Ekde la fondo de la urbo bordis ĝin malaltaj lignaj urbaj domoj konstruitaj sur plilongigitaj mallarĝaj parceloj. Masonitaj objektoj tute anstataŭigis ilin nur en la 19-a jarcento. Krom okazado de datrevenaj foiroj la placo estis centrejo de kultura, komuna kaj politika agadoj, La dominaĵo de placo estas konstruaĵo de Malnova urbodomo, la hodiaŭa sidejo de Muzeo de Ostrava. Pli elegantan aspekton de la spaco substrekis instalaĵo de virgulina kolono en la jaro 1702 kaj statuo de sankta Floriano en 1763. En fontanon situanta proksime fluis akvo el la unua urba akvokondukilo. Sed krom tiuj elementoj la placo rememorigis pli vilaĝplacon, ĉar mankis ĉi tie pavimo, libere fluis forfalaĵoj kaj antaŭ la domoj staris amasoj da sterko.

La evoluo de peza industrio en la 19-a jarcento kontribuis al ŝanĝoj al pli bona. Estis konstruita pavimo kaj publika lumigo, Granda evento estis vizito de prezidento Masaryk en junio de 1924. En la 50-aj kaj la 60-aj jaroj okazis detruo de domoj inter stratoj 28. října, Velká kaj Zámecká. Enkadre de "estetikigo" estis forigitaj la kolono, la statuo kaj la fontano.

En junio de 2007 estis finita ĝenerala rekonstruo. La areo de 9500 m² estis pavimita per granitaj kaheloj kun pezo de 60 kg. En la pavimon estas enĵetitaj latunaj tabuloj kun tridek plej signifaj mejloŝtonoj el la historio de Ostrava. Sur la placo estis translokigita busto de la prezidento Masaryk el vestiblo de Nova urbodomo. Nova dominaĵo estas akvoŝprucigilo enkonstruita rekte en la pavimon, kiu nokte kolore brilas. En domo super apoteko havas sidejon Citrario, unika muzeo pri citroj.

La rekonstruo por preskaŭ cent milionoj da kronoj estis akceptita de la publiko kun embarasoj. La civitanoj ekz. kritikas forhakadon de kreskintaj arboj kaj ties anstataŭigon per junaj arboj, kiuj fakte donas nenian ombron. Ankaŭ fotografistoj kritikas la forigon de arboj, kiu senvualigis arkitektonan malharmonion de la domoj, el kiuj kelkaj havas pli musumitajn fasadojn. Sume ili poste taksas la placon kiel nefotogenan grizan areon.[1][2]

La 4-an de majo 2008 revenis sur la placon la statuo de sankta Floriano, kiu ĉi tie estis ekde la jaro 1763 ĝis la jaro 1960. Ĝis la jaro 1983 ĝi estis lokigita en Kravaře, poste sekvis transŝovon ĝis Hrabůvka.[3]

La nomoj redakti

Pase de la tempo ŝanĝiĝis ankaŭ nomigo de la loko mem. Unue tio estis Ringplatz, poste Ĉefa placo kaj ekde la jaro 1919 Placo de Masaryk. Dum la dua mondmilito revenis la nomigo Ĉefa placo, post ĝi ĝis la jaro 1953 Placo de Masaryk. Sekve okazis alinomigo je Placo de Popolaj milicoj. Tiu ĉi nomo eltenis ĝis la jaro 1989, kiam estis redonita la origina nomo Placo de Masaryk.

Referencoj redakti

  1. Moravskoslezský deník, 30.07.2007
  2. Moravskoslezský deník, 07.08.2007
  3. Moravskoslezský deník, 04.05.2008

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Placo de Masaryk en Vikimedia Komunejo