Placo de Zocodover (Toledo)

La Placo de ZocodoverPlaco de Zokodover estas placo de la urbo de Toledo, en la regiono de Kastilio-Manĉo, Hispanio. Ĝi estis la kerna centro de la urbo dum la plej parto de sia historio, funkciante kiel ĉefa placo de Toledo. Parto de ĝi estis dezajnita de Juan de Herrera, arkitekto de la monaĥejo de El Escorial, en tempo de la regado de Filipo la 2-a.[1]

Placo de Zocodover
placo [+]

LandoHispanio
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 34″ N, 4° 1′ 17″ U (mapo)39.859455555556-4.021375Koordinatoj: 39° 51′ 34″ N, 4° 1′ 17″ U (mapo)

Placo de Zocodover (Kastilio-Manĉo)
Placo de Zocodover (Kastilio-Manĉo)
DEC
Placo de Zocodover
Placo de Zocodover

Placo de Zocodover (Hispanio)
Placo de Zocodover (Hispanio)
DEC
Placo de Zocodover
Placo de Zocodover
Map
Placo de Zocodover
Vikimedia Komunejo:  Zocodover Square, Toledo [+]
vdr

Historio redakti

La deveno de la nomo Zocodover estas el araba sūq ad-dawābb, kiu signifas "merkato ŝarĝanimaloj". Tiu placo estis ankaŭ la loko kie okazis taŭrludoj kaj aliaj popularaj ludoj dum la festoj. Temas do pri la centro de la soci vivo de la urbo el mezepokaj tempoj. Sed Zocodover estis ankaŭ centro por pli tristaj agadoj kiaj la Aŭtodafeoj de la Inkvizicio aŭ la publika ekzekuto de mortopunitoj. Pri plej diversaj tialoj, la placo estas menciataj en multaj verkoj de la klasika literaturo hispana.

La antikva placo estis detruita de incendio la 29an de oktobro de 1589, kaj oni decidis konstrui novan. En 1854 okazis ambicia projekto, fare de la teknikisto Santiago Martín Ruiz, por reorganizi la placon de Zocodover, transformante ĝin en placo portaleca rektangula.[2]

Referencoj redakti

  1. Rincón García, Wifredo, Plazas de España, 1999, Espasa-Calpe, Madrid, isbn= 8423993086.
  2. Luis Moreno Domínguez, El Toledo invisible, Francisco J. Alguacil San Félix, Pablo Alguacil San Félix, 2002, Antonio Pareja, Toledo, isbn= 8495453088, paĝo 30.

Eksteraj ligiloj redakti