Placo de la Sendependiĝo (Madrido)

La Placo de la Sendependiĝo (hispane Plaza de la Independencia) troviĝas en la urbocentro de Madrido (Hispanio). Ĝi estas transirata, oriente okcidenten, de la strato Alkalao kaj al ĝi ankaŭ renkontiĝas la stratoj Serrano, norde, kaj de Alfonso la 12-a sude. En ĝia nordokcidenta ekstremo, troviĝas la strato Salustiano Olozaga kaj, sudoriente la avenuo Meksiko, kiu iras laŭlonge de la Parko Retiro.

Placo de la Sendependiĝo
placo [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 25′ 12″ N, 3° 41′ 20″ U (mapo)40.42-3.68888889Koordinatoj: 40° 25′ 12″ N, 3° 41′ 20″ U (mapo)

Placo de la Sendependiĝo (Madrido) (Madrido)
Placo de la Sendependiĝo (Madrido) (Madrido)
DEC

Placo de la Sendependiĝo (Madrido) (Hispanio)
Placo de la Sendependiĝo (Madrido) (Hispanio)
DEC
Map
Placo de la Sendependiĝo
Vikimedia Komunejo:  Plaza de la Independencia, Madrid [+]
vdr
La Pordo de Alcalá okupas la centran parton de la Placo de la Sendependiĝo.

La loko estas unu el la plej simbolaj de la hispana ĉefurbo, pro la gastigo de la Pordo de Alcalá, unu el la plej famaj madridaj monumentoj. Ĝi estis konstruita en la jaro 1778 de la reĝo Karlo la 3-a, laŭ projekto de la arkitekto Francesco Sabatini.

La ĉirkaŭaĵo de la placo estas formata de konstruaĵoj de la fino de la 19-a jarcento kaj komencoj de la 20-a, starigitaj dum la larĝiĝo de Madrido. En la sudorienta flanko troviĝas la Pordo de Hispanio, unu el la ĉefaj aliroj al la Parko Retiro.

Vidu ankaŭ redakti