Plakodontoj, Placodontia, ("pilol-dentoj") estas formortinta ordo de maraj reptilioj kiuj vivis dum la Triaso, kaj formortis fine de tiu periodo. Ili estis parto de Saŭropterigoj, la grupo kiu inkludas Pleziosaŭrulojn. Plakodontoj estis ĝenerale inter 1 kaj 2 m longaj, kaj kelkaj el la plej grandaj estis 3 m longaj.

Placodus
Psephoderma
Placochelys

La unua specimeno estis malkovrita en 1830. Ili poste estis trovita tra centra Eŭropo, Nordafriko, Mezoriento kaj Ĉinio.

Subgrupoj redakti

  • Atopodentatus?
  • Pararcus
  • Cyamodontoidea
    • Cyamodontidae
    • Henodontidae
    • Placochelyidae
  • Placodontoidea
    • Paraplacodontidae
    • Placodontidae

Referencoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Placodontia en la angla Vikipedio.