Plan-les-Ouates

komunumo de Svislando

Plan-les-Ouates (prononcu plãleŭat) estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 9859 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Plan-les-Ouates
Blazono de Plan-les-Ouates
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en
Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 10′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.16667 °N, 6.11667 °O / 46.16667; 6.11667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9859
Areo 5,91 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 1228
Komunumkodo 6633
Mapo de Plan-les-Ouates
vdr

Geografio redakti

Plan-les-Ouates situas sude de la rivero Aire. Kun 9859 loĝantoj en aprilo 2010 ĝi atingis preskaŭ la grandecon de urbo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo la vilaĝoj Saconnex-d'Arve, Arare kaj La Chapelle.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Plan-les-Ouates limas en nordo al Lancy, en nordnororiento al Carouge, en nordoriento al Veyrier, en oriento al Troinex, en sudo al Bardonnex, en sudokcidento al Perly-Certoux, en okcidento al Confignon, kaj en nordokcidento al Onex.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita per la buslinioj 4 kaj D al la loka transportreto de Ĝenevo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Saint-Julien-en-Genevois en Francio. Ĉe la okcidenta komunuma limo situas la triangulo Perly de la svisa aŭtovojo A1. La aŭtovoja brako A1a kondukas de Lancy-Sudo tra Plan-les-Ouates al tiu triangulo, kaj per tri alveturejoj la komunumo bonege estas konektita al tiu grava trafikvojo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Plan-les-Ouates datiĝas el la jaro 1537 kiel Plan-des-Vuattes.[1]

Dum mezepoko Plan-les-Ouates apartenis al la voktejo Ternier. En la jaro 1536 la voktejo estis konkerita de la bernanoj, kiuj ĝin en la jaro 1567 devis redoni al Savojo. Per la kontrakto de Torino de 1816 Ĝenevo Plan-les-Ouates estis atribuita al la Respubliko Ĝenevo fariĝante tiel parto de Svislando kaj integrita al la grandkomunumo Compesières. En la jaro 1820 Perly kaj Certoux estis disigitaj de la grandkomunumo kaj formis apartan komunumon Perly-Certoux, kaj en la jaro 1851 ankaŭ Bardonnex kaj Plan-les-Ouates fariĝis memstaraj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti