Planeda ringo estas ringo da polveroj orbitantaj ĉirkaŭ planedo, formanta ebenan diskon. Plej spektindaj kaj konataj estas la ringoj de Saturno, sed ĉiuj gasgigantoj de nia sunsistemo (t.e. Jupitero (planedo), Saturno (planedo), Urano (planedo) kaj Neptuno (planedo)) havas sian sistemojn da ringoj.

Mozaika bildo de la ringoj de Saturno fotita de la kosmosondilo Cassini-Huygens, julio 2004

En 2013 estis malkovrita sistemo da ringoj ĉirkaŭ la asteroido 10199 Kariklo.

Oni supozas ĉeeston de ringoj ĉirkaŭ la saturna satelito Reo[1], kaj la jupiteraj satelitoj Ganimedo (luno), Kalisto (luno) kaj Eŭropo (luno)[2]

Hipotezaj ringoj ĉirkaŭus la nanoplanedon Plutonon[3].

En malproksima estonteco, eblas ke Fobo, luno de Marso, disiĝos kaj formos marsan ringon[4][5] post 10 al 50 milionoj da jarojn pro ĝia malaltiĝanta orbito.

Deveno redakti

La deveno de la planedaj ringoj ne estas bone konata: ili povus rezulti de kontinua polviĝo de materio, aŭ jam ĉeesti dum la formiĝo de la planedo. Oni ĝenerale opinias, ke ili estas nestabilaj, kaj dispeliĝas iom post iom en kelkaj dekoj aŭ centoj da milionoj da jaroj. La nunaj planedaj ringoj estas rigarditaj kiel (relative) freŝaj, verŝajne konsistantaj el fragmentoj de naturaj satelitojj kiuj diseriĝis pro tajda forto post esti trapasinte la limon de Roche.

 
Pandoro (ekstere) kaj Prometeo "kunpremas" la saturnan ringon F

Konsistiĝo redakti

La eroj de la ringoj havas diversaj konsistigo: estas jen silikatoj jen akva glacio, oni trovas ankaŭ pli grandajn rokojn.

Iuj ringoj havas paŝtist-satelitojn, malgrandajn lunojn kiuj orbitas apud la randoj de la ringoj, aŭ en ties malplenoj. Per gravitaj efikoj, ili ĉu elĵetas ĉu akrecias la erojn, kiuj forfuĝus el la ringo. Tiel la ringo gardas netan randon.

Pluraj el la internaj lunoj de Jupitero, kiel Metiso (luno)Adrasteo (luno) troviĝas ene de la jupiteraj ringoj , kaj eĉ estas ene de la limo de Roche de tiu planedo. Eblas, ke tiu ringa sistemo estus konsistitaj el materialo elŝirita el ambaŭ satelitoj pro tajda forto, helpata de alfrapo de meteoroidoj sur iliaj surfacoj.

La ringoj de Neptuno estas apartaj, ĉar ili aperas kiel nekompletaj arkoj. Bildoj senditaj de la kosmosondilo Voyageur 2 montris ke ili estas kompletaj ringoj sed kun gravaj varioj de dikeco. Tio verŝajne rezultas de la influo de la paŝtista luno Galateo kaj eble de aliaj ankoraŭ nekonataj lunoj.

Vidu ankaŭ redakti

Noto kaj referencoj redakti