Plataĵo de la Kruĉoj

La Plataĵo de la Kruĉoj estas aro da histori-kulturaj lokoj en Laoso. Temas pri areo kiu enhavas milojn da grandaj ŝtonkruĉoj, disaj tra la plataĵo Xieng Khouang, en la altaj nordaj tereboj de Laoso, en la Anama Montaro, la precipa montara sistemo de Hindoĉinio.

Plataĵo de la Kruĉoj
arkeologia lokomegalitoebenaĵo [+]

Koordinatoj19° 25′ 52″ N, 103° 9′ 9″ O (mapo)19.431111111111103.1525Koordinatoj: 19° 25′ 52″ N, 103° 9′ 9″ O (mapo)
Areo1,75 km² (174,56 ha) [+]

Plataĵo de la Kruĉoj (Laoso)
Plataĵo de la Kruĉoj (Laoso)
DEC
Plataĵo de la Kruĉoj
Plataĵo de la Kruĉoj

Map
Plataĵo de la Kruĉoj
Vikimedia Komunejo:  Plain of Jars [+]
vdr
Zono 3

La arkeologoj supozas ke ĉi kruĉoj estis kreitaj antaŭ 1500 aŭ 2000 jaroj, fare de la antikvaj loĝantoj de la regiono, kies kulturo kaj vivmaniero ne estas tute konata. La plejparto de la elfositaĵoj datas de la jaroj 500 a.K. – 800 p.K. La antropologoj kaj arkeologioj teoriumadis ke la kruĉoj eble estis uzitaj kiel funebraĵoj aŭ manĝaĵujoj.

La lokaj legendoj diras ke antaŭlonge la regiono estis loĝata de giganta raso. Ĝia reĝo, nomata Ĥun Ĉeung, estis granda militisto, kaj post akra batalo sukcesis venki gravan batalon. La laosanoj diras ke la reĝo konstruigis ĉi kruĉojn por enhavi grandan kvanton da lao lao, la riza likvoro de Laoso, kaj tiel inviti la vasalojn celebri la venkon.