Okcidentsiberia plato

La Okcidentsiberia plato estas la juna epipaleozoja strukturo, kies areo kongruas kun la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo. Ĝi etendiĝas norden al la kontinentobreto de la Karaa maro, okupas la nordan parton de la Uralo-Mongola faltozono. Okcidente ĝi estas limigita de la Urala-Novzemla fundamenta elstaraĵo. Oriente ĝi limas al la Siberia kratono, sud-oriente — al la Kazaĥa-Tianŝana kaj la Sudsiberia fundamentaj elstaraĵoj. De la Turana plato ĝin apartigas la Kustanaja breĉo.

PriskriboRedakti

Pli ol du trionojn de la plato okupas grandaj mezsituaj montarmasivoj (la Ĥanta-Mansa, Karaa, Suprekasa, Njadajaĥa, Jamala), formitaj de gnejsoj kaj de efuzioj (supozeble de la arĥaiko — frua proterozoika periodo). La situantaj meze de la plato montarmasivoj estas ĉirkaŭitaj de diverstempaj faltosistemoj: la bajkalaj (la malfrua antaŭkambrio), salaira (kambrio), kaledonia (la fino de triaso — komenco de paleozoiko), gercinaj (la fino de devonio — komenco de triaso). Ilin karakterizas laŭlinie etendiĝintaj magnetaj anomalioj, kio ebligas eltrovi ilian situon sub la sedimentaĵa kapoto de la plato. De la mezsituaj montarmasivoj la faltosistemoj apartiĝas per tektonaj faŭltoj.

Gravan rolon en strukturo de la fundamento ludas la transira kompleksotavoloj de devonio, karbonio kaj permio, formintaj enpremiĝejojn kiel tiuj Minusina kaj Teniza. Subteraj enpremiĝejoj troviĝas plejparte en la la mezsituaj montarmasivoj (ekzemple la Teguldeta enpremiĝejo de la Suprekasa mezsitua montarmasivo, kie tavolo de la transira komplekso atingas 10 km). En la kratona komplekso estas la triasa-fruĵurasia kaj ĵurasia-kenozoika etaĝoj.

La triasa-fruĵurasiaj tavoloj formas mallarĝajn grabeno-riftojn longaj ĝis 300 km kaj larĝaj 60 ĝis 80 km. La enpremiĝejoj grupiĝas je lineaj zonoj de submeridiana etendiĝo, kiuj trairas la preskaŭ tutan teritorion, sur kiu poste formiĝis kapoto de la Okcidentsiberia plato. La plej longaj el tiuj ĉi zonoj ligiĝas al malnovegaj faŭltoj en la plata fundamento, kiuj apartigas la mezsituajn montarmasivojn de la faltosistemoj. Riftaj zonoj kuŝas sub la kapoto kaj estas rivelitaj ĉefe laŭ geofizikaj datumoj kaj laŭ rezultoj de borado. Plejparto de la riftoj estas plenigitaj de la bazaltaj sedimentaĵoj de la turoniana serio de la frumeza triaso, inkluzive de bazalta kovraĵo.

Areo de la ĵurasia-kenozoika sedimenta kapoto ene de la megabaseno (tero kaj la kontinentobreto de la Karaa maro) superas 3 milionojn da km³. Volumeno de la ĵurasiaj, kretaceaj kaj kenozoikaj malmulte transformitaj sedimentaĵoj estas taksata je 10-11 milionojn da km³.

Formiĝo de la Okcidentsiberia megabaseno okazis kadre de la frutriasa riftogenezo kaj enpremiĝo de la tera krusto dum mezozoiko kaj kenozoiko en tri etapoj: la frua — postrifta etapo (meza triaso — meza ĵurasio), la meza — kratona etapo (la fino de la meza ĵurasio — eoceno), la malfrua — novtektona etapo (la fino de eoceno — kvaternaro).

En la vertikala sekco de la plato estas:

  • la heterogena faltofundamento;
  • la transira (antaŭplata) komplekso — sedimento-vulkandevenaj tavoloj de la triasa kaj parte de paleozoika periodoj;
  • la plata kapoto (la ĵurasiaj, kretaceaj kaj kenozoikaj sedimentaĵoj).

En la norda kaj orienta partoj de la plato la kapoto evidente kreskis danke al terrigenaj triasaj kaj terrigeno-karbonaj mezpaleozoikaj tavoloj de la vastarea disvastiĝo.

La faltofundamento inkluzivas blokojn de:

  • la karela (?) kaj bajkalaru konsolidiĝo en la orienta (ĉejeniseja) kaj norda partoj de la provinco;
  • la kaledoniaen (en la suda kaj sud-orienta partoj);
  • la variskanaen — en la okcidenta (ĉeurala) kaj centra partoj.

Surfaco de la diversaĝa fundamento en la centra parto malaltiĝas ĝis 3-4,5 km, en la norda parto — ĝis 7-12 km.

La transira komplekso distingiĝas per malsameco de evoluo de diversaj partoj de la provinca areo. Aparte gravan rolon ludas la sistemo de la triasaj grabeno-riftoj (la Koltogora-Urengoja kaj aliaj), kiuj daŭrigas la hereditan evoluon en ĵurasio, kretaceo kaj kenozoiko. En tegmento de la antaŭĵurasia komplekso plurloke troveblas evoluiĝinta veterdisfala terkrusto, dika ĝis 70 metroj.

Strukturo-litologiaj kompleksojRedakti

La sedimenta kapoto de la plato estas evoluiĝinta ĉiuloke. En sekco de la kapoto distingeblas strukturo-litologiaj kompleksoj, kiuj malsamas rilate litologion, formacian enhavon, dikecon kaj naftogasaj specifaĵoj.

La frumeza ĵurasia strukturo-litologia komplekso (la Tjumena regiona tavolaro) estas formita de alternaj tavoloj de grejsoj, aleŭrolitoj kaj argiloj kun intertavoloj de karboj, karbecaj kaj malforte bitumecaj argilŝtonoj de la kontinenta, laguna-kontinenta kaj delta devenoj kun apartaj intertavoloj kaj tavolaretoj de maraj argiloj kaj de argilaj siltoŝtonoj (ĉefe en nordaj partoj). Distingiĝas argilo-siltoŝtonaj horizontoj Ju2-Ju17. Dikeco de la komplekso altiĝas en la centra parto de la plato kaj en la norda direkto, kreskante de 100 ĝis 1700 metroj.

La malfrua ĵurasia (kalovianoen-oksfordianaen) strukturo-litologia komplekso dika 30 ĝis 300 metrojn, disvastiĝas en la orienta parto de la plato kaj inkluzivas sedimentaĵojn de la vasjugana, sigova kaj naunaka tavolaroj. Ĝi estas reprezentata ĉefe forme de maraj grejso-argilaj tavoloj. Distingiĝas la grupo de trapenetreblaj horizontoj Ju1. Pli supre kuŝas la mara argilo-silicia tavolo de la malfrua ĵurasio — valanginiano la frua kretaceo (neocomianaen, en la okcidenta parto de la plato), kiu estas dika 150 ĝis 700 metrojn. De okcidento al oriento okazas laŭsekva sabliĝo de la tavolo kaj ĝia dispartiĝo pere de klinoformaj grejso-argilaj korpoj (la aĉimova tavolo de berriasianoen — frua valanginiano).

En la stratigrafia diapazono la supra valanginiano — cenomaniano elstaras la dika tavolaro (1500 ĝis 3000 metroj), formita de la alternaĵo de terrigenaj tavoloj, karboj kaj karbecaj skistoj (la megiona, vartovska kaj pokura tavolaroj, kiuj formas la ust-tazan serion de la Nadim-Pur-Taza interriverejo).

La neocomiano-aptiana strukturo-litologia komplekso (la malfrua valanginiano — frua aptiano) estas grejso-argilaj trapenetreblaj horizontoj B kaj A de la ĉemarborda kaj kontinenta deveno. En la aptiana parto de la sekco (malsupraĵoj de la pokura tavolaro de la Nadim-Pur-Taza interriverejo) elstaras horizontoj PK16-PK22. En la duoninsuloj Jamalo kaj Gidano en la sekco de la tanopĉa tavolaro elstaras horizontoj TP1-TP10 (aptiano) kaj TP11-TP20 (supra neocomiano).

Trapenetreblaj horizontoj de la albiano-cenomaniana strukturo-litologia komplekso estas indikataj kiel PK1-PK10 por cenomaniano kaj PK11-PK15 por albiano (en duoninsulo Jamalo PK1-PK10 kaj ĤM1-ĤM2) kaj estas formitaj de grejsoj kaj siltoŝtonoj. La ĝenerala dikeco de la albiano-cenomaniana komplekso en la Nadim-Pur-Taza regiono estas 500 ĝis 700 metroj[1].

De valanginiano al cenomaniano kaj de sud-okcidento al nord-oriento, de Mezobejo al Nadim-Taza interriverejo malpliiĝas tavola poreco kaj altiĝas grejseco kaj karbeco de la sekco.

Malfrukretaceaj kaj paleogenaj (turoniano-oligocenaj) argilo-siliciaj sedimentaĵoj estas dikaj 500 ĝis 1200 metrojn kaj mardevenaj.

La Okcidentsiberia megabaseno estas la plej granda karbohava provinco de la ferma tipo, en kiu nombro kaj suma dikeco de la karbotavoloj kreskas norden. Krom la Lapina, Nord-Sosva, Ĉulima kaj aliaj randaj enpremiĝejoj (karbohavaj subbasenoj) altkarbecaj estas sekcoj de la ust-taza serio de la supra valanginiano — cenomaniano de la Nadim-Taza interriverejo kaj aparte de la tanopĉa tavolaro (hauterivianoen-aptiana) de duoninsuloj Jamalo kaj Gidano. La suma dikeco de la karboj en la frua kretaceo — cenomaniano respektive superas 50 kaj 60 metrojn (ĝis 75 m en la Geofizika areo).

KapotoRedakti

En la strukturo de la sedimenta kapoto estas tri tektonaj zonoj:

  • la ekstera tektona zono;
  • la suda (la Oba regiona teraso) tektona provinco;
  • la norda (la Jamala-Taza megasineklizo) tektona provinco.

La ĉefaj strukturoj de la kapoto estas: Krasnoleninska, Surguta, Vartovska, Norda kaj aliaj volboj; Malsuprepura (Urengoja), Nurma, Aleksandrova kaj aliaj megamuroj; kaj dividantaj ilin sineklizoj kaj enpremiĝejoj. Entute oni registras proksimume 60 struturajn erojn kaj pli ol 200 strukturojn.

En la kratona kapoto troveblas manganaj ercoj, kuŝejoj de karbo, torfo, feraj ercoj. Industrian signifon havas gasaj kaj naftaj minejoj de la plej granda en la mondo Okcidentsiberia naftogasa provinco[2].

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Западно-Сибирская плита // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 167. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Западно-Сибирская плита // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 168. ISBN 5-85270-327-3.