Plata-rivero estas la komuna estuaro de du sud-amerikaj riveroj: Urugvajo kaj Parano. Ĝi fluas en Atlantikon estante la oka plej granda akvofluo en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo) kaj estas la landlimo inter Argentino kaj Urugvajo.

Plata-rivero
hispane Río de la Plata
estuaro
Foto de Plata-rivero fare de NASA de okcidento al oriento. Bonaero estas videbla sur dekstra flanko proksime de delto de rivero Parano.
Deveno de nomo: Hispane: "Arĝenta rivero"
Landoj Argentino Argentino
Urugvajo Urugvajo
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Urugvajo, Rivero San Juan, Santa Lucía
 - dekstraj alfluantoj Parano, Luján, Rivero Salado
Urboj Bonaero, Montevideo
Ĉefa fontrivero Urugvajo
 - alteco m
 - koordinatoj 34° 0′ 5″ S 58° 23′ 37″ U / 34.00139 °S, 58.39361 °U / -34.00139; -58.39361 (mapo)
Apuda fontrivero Parano
Enfluejo Atlantiko
 - situo Argentina Maro, Argentino & Urugvajo
 - alteco m
 - koordinatoj 35° 40′ S 55° 47′ U / 35.667 °S, 55.783 °U / -35.667; -55.783 (mapo)
Longo 290 km (180 mi) 4,876 km inkluzive de Parano
Larĝo 220 km (137 mi)
Akvokolektejo 3 100 000 km² (310 000 000 ha)
Trafluo enfluejo
 - mezproksima 22 000 /s
Kunfluejo Estuaro
Enfluo en maron 125 km
Akvo en estuaro saleca
Mapo de Baseno de Plata-rivero, montranta riveron Plata apud kunfluejo de riveroj Parano kaj Urugvajo, proksime de Bonaero.
Mapo de Baseno de Plata-rivero, montranta riveron Plata apud kunfluejo de riveroj Parano kaj Urugvajo, proksime de Bonaero.
Mapo de Baseno de Plata-rivero, montranta riveron Plata apud kunfluejo de riveroj Parano kaj Urugvajo, proksime de Bonaero.
Mapo de Plata-rivero, montrante urbojn en Argentino kaj Urugvajo.
Mapo de Plata-rivero, montrante urbojn en Argentino kaj Urugvajo.
Mapo de Plata-rivero, montrante urbojn en Argentino kaj Urugvajo.
Vikimedia Komunejo: Río de la Plata
Map

La estuaro situas ĉirkaŭ la koordinatoj 58° U kaj 35° S. Ĝi fluas de nord-okcidento al sud-oriento kaj komence, tuj ĉe la kunfluo de la du riveroj, larĝas 48 km. Ĝian finan larĝon oni difinis kiel 219 km, ĝia longo estas 290 km. Ĉe ĝiaj bordoj situas la urboj Bonaero kaj Montevideo, ambaŭ gravaj havenoj. Pramŝipoj trafikas plurfoje tage inter la du urboj (ĉ. trihora veturado). Ĉar la enfluaj riveroj ĉiutage alportas ĉirkaŭ 150.000 m³ da sedimentaĵo, necesas liberigi ŝanelon per dragiloj.

  • Longeco: 290 km
  • Larĝeco: 48 km ĉe la kunfluejo de la riveroj Parano kaj Urugvajo; 220 km ĉe la alfluejo al la Atlantika Oceano.

La hispanlingva nomo de Plata-Rivero estas Río de la Plata kaj signifas "rivero de arĝento". Laŭ iuj la nomon donis arĝento iam minata en Bolivio kaj transportata rivere. Laŭ aliaj la indiĝenoj donacis al la unuaj eŭropanoj arĝentan ornamaĵon, per kio ekestis la opinio, ke la regiono tre riĉas je arĝento.

Historio redakti

La unua eŭropano, kiu navigis sur Plata-Rivero, estis Juan Díaz de Solís, kiu en 1516 serĉis pasejon inter Atlantiko kaj Pacifiko. Laŭdire lia ekspedicio aŭdis la indiĝenajn onidirojn pri la abundo de valoraj metaloj en la lando. Kiam li elŝipiĝis kun grupo da viroj ĉe la norda (nun urugvaja) bordo de la estuaro, li estis atakita de indiĝenoj (probable gvaranioj), kiuj mortigis la tutan grupon, ŝparante nur la dek-kvar-jaran Francisco del Puerto, ĉar ili mortigis nur batalkapablajn virojn; la junulo restis kaptita. La aliaj ekspedicianoj reportis la dirojn pri riĉaĵoj al Eŭropo.

Kelkajn jarojn poste ŝipo de Sebastián Gaboto atingis Plata-Riveron kaj vidis indiĝenon, kiu mansignis kaj vokis al ili. Albordiĝinte ili trovis la kaptiton, edukitan kiel indiĝena batalisto. Li aliĝis al la ŝipanaro, sed kelkajn jarojn poste revenis al sia tribo.

La unua setlejo estis la nuna urbo Bonaero, fondita de Pedro de Mendoza la 2-an de februaro 1536, poste forlasita kaj refondita de Juan de Garay la 11-an de junio 1580.

En Plata-Rivero okazis multaj ŝipakcidentoj, precipe dum la velŝipa epoko, ĉar tie tre rapide formiĝas tempestoj, kies de-sud-orientaj ventoj puŝas ŝipojn al la urugvaja bordo.

La 13-an de decembro 1939 okazis la marbatalo de Plata-Rivero, la unua grava batalo inter la ŝiparoj de Britio kaj Germanio dum la Dua mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti