Platgermana lingvo

ĝermana lingvo
(Alidirektita el Platdiĉa lingvo)

La platgermana lingvo (ankaŭ nomata malaltsaksaplatdiĉa lingvo) estas grupo de ĝermanaj dialektoj parolataj de ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj en nordo de Germanio, Nederlando kaj Danio. Ĝia ISO-kodo estas nds. Ekzistas Vikipedio en la platdiĉa lingvo kaj en la nederlanda malaltsaksa dialekto.

Platgermana lingvo
Plattdüütsch, Plattdütsch, Plattdüütsk, Plattdütsk, Plattdietsch, Plauttdietsch
Areo de Germanio kaj Nederlando kie la platdiĉa nun parolatas[1]
Areo de Germanio kaj Nederlando kie la platdiĉa nun parolatas[1]
lingva familio • lingvo • moderna lingvo
nordmara ĝermana lingvaro
Parolata en  Germanio (norde)
 Nederlando
 Danio
Parolantoj 5 000 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 5 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj lingvoj
Malaltgermana
Malaltsaksa
Platdiĉa
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Oficiale agnoskita kiel regiona lingvo en 8 federaciaj landoj de Germanio. Agnoskita kiel regiona aparta lingvo de la Eŭropa Ĉarto pri Lingvoj
Reguligita de  
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 nds
  ISO 639-3 nds
  SIL NDS
  Glottolog lowg1239
Angla nomo Low German
Franca nomo bas allemand
Vikipedio
vdr

Historio redakti

Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la Hansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo kaj tra la Balta maro. Pro tio, ĝi forte influis la danan, norvegan kaj svedan lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena.

Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: en Talino, la ĉefurbo de Estonio, ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas "Kiek in de Köük" (Rigardo en la kuirejon), ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En la litova lingvo, kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemple biški (platgermane n bischkenn bejten, iomete), knopkė (platgermane Knopke, butoneto) aŭ šnekėti (platgermane schnackensnacken, babili).

El lingvistika vidpunkto, historiaj antaŭŝtupoj de la nuntempa platgermana lingvo estas la malnovsaksa kaj poste mezmalaltgermana lingvoj.

 
La areo de la platdiĉa lingvo[1]

Gramatiko redakti

La gramatiko similas al tiu de la nederlanda lingvo, kaj ankaŭ iom al tiu de la altgermana:

La platgermana havas nur tri kazojn; personaj formoj de la verboj estas samaj en singularo kaj pluralo.

Genitivecon donas al substantivoj la finaĵo -s: De Fischer "La fiŝisto"; Fischers Huus "La domo de la fiŝisto".

La verboj apartenas al du grupoj, fortaj kaj malfortaj verboj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo ĉe la radiko, aŭ per nura redono de la radiko.

Vort-provizo redakti

La platgermana lingvo havas multajn vortojn de ĝermana origino, sed en formo aparta por la platgermana. Ĝi enhavas multajn vortojn el la altgermana lingvo. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al altgermanaj, nederlandaj ktp, sed kelkaj vortoj estas nur platgermanaj.

Nuntempe la amasa influo de la germana lingvo forte minacas la koheron kaj platgermanecon de la platgermana vortprovizo.

Aparte populara vorto en la platgermana, kion en la norda duono de Germanio ankaŭ uzas multaj nelingvanoj, cetere estas la vorto Moin por Saluton, kvankam multaj nelingvanoj miskomprenas la vorton kvazaŭ neekzakta prononco de la altgermana saluto "Morg'n!", "... matenon!", dum fakte la platgermana (kaj nederlanda) vorto mooi havas la signifon "bona", "bela", "bonega", kio kun akuzativa n-finaĵo iĝas "Bonan..!" aŭ "Belan..!", kaj same bone taŭgas matene kiel vespere aŭ nokte, kaj same taŭgas por salutado de amiko kiel de ŝtatprezidanto.[2]

Dialektoj redakti

La platgermana lingvo havas multajn dialektojn kaj normigita formo ankoraŭ preskaŭ ne ekzistas. La aŭtoroj ĝenerale verkis dialekte.

Specimeno redakti

Patro Nia

Unse Vader in' Himmel !
Laat hilligt warrn dienen Namen.
Laat kamen dien Riek.
Laat warrn dienen Willen so as in'n Himmel,
so ok op de Eerd.
Uns' dääglich Brood giff uns vundaag.
Un vergiff uns unse Schuld,
as wi di vergeben hebbt,
de an uns schüllig sünd.
Un laat uns nich versöcht warrn.
Mak uns frie vun dat Böse.
Denn dien is dat Riek un de Kraft un de Herrlichkeit in Ewigkeit.
Amen.

Popola kanto platgermana redakti

Dat du mien Leevsten büst,
Ke vi estas mia plejkarulo
dat du wol weest!
vi tutbone scias.
(refoje)
Kum bie de Nacht, Kum bie de Nacht,
Venu dumnokte, venu dumnokte,
sech wi du heest.
diru kiel vi nomiĝas.
(refoje)
Kum du üm Middernacht,
Venu vi meznokte
kum du Klok een!
venu je la unua.
(refoje)
Vader slöpt, Möder slöpt,
Paĉjo dormas, panjo dormas,
ik slaap alleen.
mi dormas sole.
(refoje)
Klop an de Kamerdör,
Frapu ĉe la ĉambropordo,
faat an de Klink!
premu la tenilon!
(refoje)
Vader meent, Moder meent,
Paĉjo pensas, panjo pensas,
dat deit de Wind.
ke tion faras la vento.
(refoje)
(Pri la resto de la nokto silentas la kanto...)[3]

Famaj aŭtoroj de la platgermana redakti

Fritz Reuter - Klaus Groth - Julius Stinde - Gorch Fock - Oswald Andrae - Wolfgang Sieg

Klasifiko redakti

La platdiĉa estas Hindeŭropa, pli precize ĝermana, parenca al la nederlanda, la germana, la jida kaj, pli fore, la frisa kaj dana lingvoj.

Malaltgermanaj dialektoj


Vidu ankaŭ redakti

Ekzistas pluraj germanaj-platdiĉaj vortaroj. Ekzemploj estas

 
  • Plattdeutsches Wörterbuch, Johannes Saß, eldonejo Karl Wachholtz, Neumünster 1956, la norma vortaro, 56-a eldono 2016
  • Hochdeutsch-Plattdeutsches Wörterbuch: 26.000 platdiĉaj vortoj kaj 2000 parolturnoj, 2011, Günter kaj Johanna Harte, eldonejo Schuster, Leer
  • Niedersächsisches Wörterbuch ("Vortaro de Malsupra Saksio"), eldonejo Karl Wachholtz, Neumünster: (10 el 13 volumoj estis publikigitaj ĝis 2022, volumoj 11 kaj 12 prepariĝas por publikigo)
  • Hermann Böning: Plattdeutsches Wörterbuch für das Oldenburger Land, eldonejo Stalling, Oldenburg 1941; represo: Verlag Heimatverein Herrlichkeit, Dinklage 1970

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 la mape nekolorigita "insulo" supre dekstre estas la komunumo Saterland, hejmo de la saterfrisa, la insulo centre sube la urbo Göttingen, kie tradicie oni ne parolas platdiĉe, kaj la "duoninsulo" sube dekstre estas Berlino, kie oni inter aliaj internaciaj lingvoj parolas norman altgermanan kaj apartan berlinan dialekton - fakte la berlina dialekto forte disvastiĝis en la ĉirkaŭan regionon de Brandenburgio ke tie la platdiĉa signife pli malfortas ol en la aliaj mape kolorigitaj regionoj
  2. tre pozitiva televida prezento pri Esperanto de Radio Bremen el oktobro 2022 cetere komenciĝas per la altgermana klarigo "Saluton, tio pli malpli estas la signifo de Moin en Esperanto"] (germane kaj esperante, jen arkive, ĉar en la programa retejo la prezento spekteblas nur ĝis oktobro 2023) - la televida programo de Radio Bremen, kiu tiel pozitive skizis Esperanton post la referenco al "Moin", cetere nomiĝas "Buten un Binnen", platgermane por "ekster kaj en la regiono", kvazaŭ "tutmonde kaj hejme" - bona kadra slogano por prezento de Esperanto...
  3. en la jena prezento de la kanto Dat du mien Leevsten büst ankoraŭ metiĝas kvara kaj kvina strofo kaj jen por komparo koncerta prezento duvoĉa fare de la kantaŭtoroj Hannes Wader kaj Konstantin Wecker

Eksteraj ligiloj redakti