Plaza Alta (Badajoz)

La Plaza Alta en la hispana (aŭ Alta Placo en Esperanto) de Badajoz (Ekstremaduro, Hispanio), tre ĵuse renovigita, estis dum multaj jarcentoj la centro de la urbo ekde kiam ĝi trasaltis la limojn de la islama alkazabo.

Plaza Alta
placo • porticoed square [+]

LandoHispanio
SituoBadajoz
- koordinatoj38° 52′ 52″ N, 6° 58′ 5″ U (mapo)38.881111111111-6.9680555555556Koordinatoj: 38° 52′ 52″ N, 6° 58′ 5″ U (mapo)
Map
Plaza Alta
Vikimedia Komunejo:  Plaza Alta, Badajoz [+]
vdr
Plaza Alta de Badajoz estis antikva islama merkato Badajoz; dum la 20a jarcento estis elfera merkata konstruaĵo en tiu angulo kiu estis post la 1970-aj jaroj transportita al la Universitato de Ekstremaduro kie nun estas biblioteko.
Tipa kosntruaĵo de la Plaza Alta de Badajoz.
La placo, kun renovigitaj domoj kaj la Turo de Espantaperros fone.

Portikita grandparte, ĉe ties arkaroj celebriĝis la merkatoj en la Mezepoko. Estis ankaŭ festocelebrejo kaj kunvenejo. Ekde 1899 ĝis la 1970-aj jaroj loĝigis elferan merkaton kiu estis translokiĝita jam senuza al la universitata kampuso.

En ties ĉirkaŭaĵoj troviĝas elstaraj domoj kaj monumentoj, kiel la alkazabo, la Ruĝaj Domoj, la Mudeĥaraj Domoj aŭ la Turo de Espantaperros.

Dum la unua duono de la 20a jarcento kaj du pliaj jardekoj aŭ eĉ pli la zono estis iom kadukiĝinta kiel loko por malsekureco kaj prostituado, sed je la fino de la jarcento ĝi rekuperis la perditan viglon kaj alvenis novaj loĝantoj, institucioj kaj komercoj.