Pleŭronektoformaj
Pleŭronektoformaj estas fiŝoj membroj de ordo (Pleuronectiformes) de eben-naĝilaj fundakvaj fiŝoj, ankaŭ nomataj Heterosomata, foje klasitaj kiel subordo Perkoformaj. En multaj specioj, ambaŭ okuloj kuŝas sur unu sama flanko de la kapo, ĉar unu el ili migrad tra kaj ĉe la kapo dum disvolviĝo. Kelkaj specioj metas sian maldekstran flankon supren, aliaj sian dekstran kaj aliaj iun ajn.
Multaj gravaj manĝofiŝoj estas en tiu ordo, inklude soleojn, turbotojn, la pleŭronektojn, kaj aliajn. Estas pli ol 400 speciojn de tiu ordo. Kelkaj pleŭronektoj povas kamufli en aŭ sur la oceana grundo.
- familio Aĥiredoj (Achiridae) Rafinesque, 1815
- familio Aĥiropsetedoj (Achiropsettidae) Heemstra, 1990
- familio Bothedoj (Bothidae) Smitt, 1892
- familio Citharedoj (Citharidae) de Buen, 1935
- familio Cinoglosedoj (Cynoglossidae) Jordan, 1888
- familio Paraliĥthiedoj (Paralichthyidae) Regan, 1910
- familio Pleŭronektedoj (Pleuronectidae) Rafinesque, 1815
- pleŭronektoj (Pleuronectes)
- familio Psetodedoj (Psettodidae) Regan, 1910
- familio Samaredoj (Samaridae) Jordan & Goss, 1889
- familio Skofthalmedoj (Scophthalmidae) Chabanaud, 1933
- turbotoj (Scophthalmus / Psetta)
- familio Soleedoj (Soleidae) Bonaparte, 1833
- soleoj (Solea)