Malfermi la ĉefan menuon

Pleba tribunusopopola tribunuso (latine: tribunus plebis) estis, en la antikva Roma respubliko, unu el pluraj virseksaj plebanoj kun multaj rajtoj (la tribunusa povo, potestas tribunitia):

  • La plej baza rajto estis la ius auxilii, do rajto helpi. Temas pri la helpo al plebanoj kontraŭ ebla tiraneco de la popolaj magistratoj. Tiu rajto kunis devon: ne foriri el la urbo Romo pli longe ol dum unu tago, kaj ne fermi sian pordon por preti tage kaj nokte por interveno. Ili povis aresti ulojn kiuj kontraŭis iliajn agojn, kaj puni tiujn mone aŭ eĉ per morto.
  • Hitorie grava rajto estis tiu de intercessio, la rajto de vetoo kontraŭ ĉiu ajn leĝo aŭ decido malhelpa por la plebo farita de alia magistrato.
  • La tribunusoj kunvokis kaj prezidis la concilia plebis, la koncilojn de la plebo, kaj ili proponis al tiu kunveno la plebiscitojn (plebi scita), leĝojn komence validajn nur pri la plebo, sed poste eĉ pri ĉiuj urbanoj.
  • Ili povis ankaŭ mem decidi ediktojn validajn en la samaj limoj (do komence nur pri la plebo, poste pri la ĉioma popolo).

Neniu povis kontraŭi decidon de pleba tribunuso (ĉu per vetoo, ĉu iel ajn alie), krom alia pleba tribunuso.

Iom pli malfrue en la historio, la tribunusoj ricevis kromajn rajtojn, similajn al tiuj de la popolaj magistratoj:

  • Ili povis kunvoki la Senaton kaj la komicojn;
  • Ili ricevis la rajton de obnuntiatio, de malpermesi la aplikon de magistrataj decidoj, kaj de konsulti la signojn (tio fakte signifis, ke eblis malpermesi la kunvenon de la komicoj pro supoza malbonvolo de la dioj). Sed ankaŭ male: konsulopretoro ekrajtis malpermesi la aplikon de tribuna decido.

Ili estis sakrosanktaj: tio promesis kontraŭulon (ĉefe mortiginton) al la inferaj dioj. Fakte tio signifis malbenon kaj eksterigon el la socio.

Kiel pri la aliaj magistratecoj, oni rajtis esti tribunuso nur dum unu jaro.

Komence verŝajne estis po du tribunusoj por unu jaro, sed rapide la nombro kreskis, kaj ekde 457 a. K. estis po dek.

Enhavo

HistorioRedakti

Tiu magistrateco estiĝis post la eliro de la plebo (494 a. K.[1]), kiel maniero protekti la plebon. Ĝi estis revolucia magistrateco, sed poste iĝis pli kaj pli "normala": en la ofica kariero, oni ĝenerale unue iĝis kvestoro, poste edilo aŭ tribunuso, poste pretoro, fine konsulo.

Tre famaj tribunusoj estis la Grakoj, kiuj provis kun sia povo pliriĉigi la plebanojn, kaj tiel igi ree iom revolucia sian magistratecon.

Fakte finis la povo de la tribunusoj per la komenco de la Roma imperio, kiam Oktaviano ricevis ĉiujn povojn (je la fino de la lasta jarcento a. K.).

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: dtv-Atlas zur Weltgeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986), ISBN 3-423-03001-1 , p. 77

LiteraturoRedakti

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 34 - 37 kaj 55 - 57