Blankabrida ibiso

(Alidirektita el Plegadis chihi)

La Blankabrida ibiso (Plegadis chihi) estas specio de birdoj de la familio de Treskiornitedoj[1][2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrida ibiso
Blankabrida ibiso
Blankabrida ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Plegadis
Specio: P. chihi
Plegadis chihi
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

 
Vintre, Quintana, Teksaso

Tiu specio reproduktiĝas kolonie en marĉoj, kutime nestumante en arbustoj aŭ malaltaj arboj. Ties reprodukta teritorio etendas el okcidenta Usono suden tra Meksiko, same kiel ĝis el sudorienta Brazilo kaj sudorienta Bolivio suden al centra Argentino, kaj laŭlonge de la marbordo de centra Ĉilio. Ties vintraj teritorioj etendas el suda Kalifornio kaj Luiziano suden por inkludi la reston de ties reproduktaj teritorioj.

Aspekto redakti

 
Nereprodukta plumaro

Ĝi estas tre simila al la Bruna ibiso en ties nereprodukta plumaro, sed la plumarkoloro estas iome pli forta kaj la reproduktaj plenkreskuloj havas rozkolorajn vizaĝon (fakte mallarĝa bridareo el bekobazo al ĉirkaŭokulo) borde kun blanka areo[3], griza beko, kaj pli ruĝaj kruroj. La ĝenerala plumaro estas bruna, nome helbruna ĉe kapo kaj kolo, malhelbruna en dorso dum reprodukta plumaro kaj kun flavecaj nuancoj for de la reprodukta sezono. Plenkreskuloj havas ruĝajn irisojn la tutan jaron, dum la Bruna ibiso havas malhelajn irisojn. Plenkreskuloj havas ruĝecbrunan areon ĉeŝultre. Junuloj de ambaŭ specioj estas preskaŭ identaj.

Referencoj redakti

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita en januaro de 2011.
  3. Kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti