Plej sankta koro de Jesuo

La Festo de la plej sankta Koro de Jesuo (latine: Sanctissimum Cor Jesu), ofte nur nomata Festo de Sankta Koro, preskribitis por la tuta romkatolika eklezio per dekreto de Pio la 9-a (23-a de aŭgusto 1856). Ekde 1889 ĝi estas festo unuaranga.

Plej sankta koro de Jesuo

Ĝi festatas la vendredon ok tagojn post la ĵaŭda Kristokorpa Festo (do la trian vendredon post pentekosto). La koro simbolu la senfinan amon de la filo de Dio Jesuo Kristo por la homoj.

HistorioRedakti

Jam antaŭe ekzistis tiaj festoj, sed nur en eklezieroj: festadpermesoj papaj por la Sankta Lando estas de 1819, por Ameriko de 1804, por Hispanujo kaj Portugalio de 1779, por Pollando de 1765 ktp.

En la monakejo Paray-le-Monial vivis la sanktulino Margareta Maria Alacoque pro kies vizioj i.a. estiĝis la festo. Ŝia unua okazis la 27-an de decembro 1673.

La adorestimo de la Tre Sankta Koro kontraŭbatalitis de du flankoj: de la jansenistoj kaj de la klerismuloj. Grandan estimon havas la festo ĝis hodiaŭ en Tirolo: ĉar tie ĉiun jaron surmonte brulas fajretoj en la festotago kaj memorigas ankaŭ la iaman okupadon fare de napoleonaj trupoj.

LitanioRedakti

Por la plejsankta koro de la Sinjoro ekzistas ankaŭ propra litanio, en kiu la koro de Jesuo en epitetoj jene priskribatas respektive difinatas:[1]

  • Filo de la eterna Patro
  • de la Sankta Spirito formita en la sino de la virga Patrino
  • esence unu kun la Dia Vorto
  • senfine majesta
  • sankta templo de Dio
  • tabernaklo de la Plejaltulo
  • domo de Dio kaj pordego de la ĉielo
  • forno ardanta de la karitato
  • hejmo de justeco kaj amo
  • plena de boneco kaj amo
  • abismo de ĉiuj virtoj
  • plej inda je ĉiu laŭdo
  • reĝo kaj centro de ĉiuj koroj
  • en kiu estas ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj scienco
  • en kiu loĝas la tuta pleneco de la dieco
  • en kiu la Patro al Si bone plaĉis
  • el kies pleneco ni ĉiuj ricevis
  • deziro de la eternaj montetoj
  • pacienca kaj multe kompata
  • riĉa por ĉiuj, kiuj Vin alvokas
  • fonto de vivo kaj sankteco
  • repacigo pro niaj pekoj
  • satigita per malhonoroj
  • frakasita pro niaj krimoj
  • obeema ĝis la morto
  • traborita de la lanco
  • fonto de ĉiu konsolo
  • nia vivo kaj reviviĝo
  • nia paco kaj repaciĝo
  • viktimo de la pekuloj
  • savo de tiuj, kiuj Vin esperas
  • espero de tiuj, kiuj en Vi mortas
  • feliĉego de ĉiuj sanktuloj

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti