Plejado (grekaj poetoj)

(Alidirektita el Plejado (Grekaj poetoj))

Plejado (greke Πλειάς) estas esprimo uzata por sep famaj tragediaj poetoj sub reĝo Ptolemeo la 2-a. Starigis la liston la estroj de la biblioteko de Aleksandrio en la 3-a jarcento a.K., Aristofano de Bizanco kaj Aristarko de Samotrako. La intenco estis antaŭenmeti grupon da tragediistoj emintentaj pro lingva kvalito. Estas tamen probleme, ke diversaj aŭtoroj el la klasika periodo mencias ne ĉiam la samajn nomojn.

La bizanca enciklopedio Suido mencias:

La lastaj du ofte estis anstataŭigitaj per la nomoj de pli postaj poetoj, Dioniziado kaj Eŭfronio la Gramatikisto: ŝanĝo klarigebla per la deziro inkluzivi la reprezentantojn de la posta drameca movado antaŭenigita de Ptolemeo la 4-a, reĝo de Egiptio. La multnombraj teatraĵoj de la Plejado-aŭtoroj, de kiuj restas nur kelkaj fragmentoj, baldaŭ falis en forgeson.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Augusto Rostagni: "Pleiade" - ĉe: Enciclopedia Italiana di scienze, lettere ed arti, vol XXVII, Istituto Treccani, Romo 1935