Plena Verkaro de V. N. Devjatnin

La Plena Verkaro de V. N. Devjatnin[1] estas kvar-libra kolekto de skribaĵoj de Vasilij Devjatnin. La volumoj devenas de kvar diversaj eldonejoj.

  • Unua libro, Parizo, Hachette, 1906, 136 p. (Versoj, Boris Godunov, Demono).
  • Dua libro, Sankt-Peterburgo, D. P. Wejsbrut, 1906, 144 p. (Edziĝo, Arturo, Ludilo, Episkopo, Poltavo de Puŝkin).
  • Tria libro, Moskvo, A. A. Saĥarov, 1908, 137 p. (Versoj, Ruslano kaj Ludmilo).
  • Kvara libro, Kovno, M.S. Terner, 1911, 167 p. (Versoj, Fabloj de Krylov, Nefinita dramo).
Plena Verkaro
Plena Verkaro
Plena Verkaro
Aŭtoro Vasilij Devjatnin
Eldonjaro 1906
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 136
vdr

Recenzoj redakti

 
 La plej grandan atenton ni devas doni al la originalaj verkoj, precipe kiam ili estas ŝulditaj al iu el niaj nepridiskuteble plej lertaj kaj famaj majstroj en la lingvo. Bonega stilisto. 
— 1911, Lingvo Internacia, paĝo 529

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4293, paĝo 375

Eksteraj ligiloj redakti