Plestan

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Plestan (stacidomo).

Plestan (jen france, prononco [pletɑ̃], bretone same literumata) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 640 loĝantoj sur areo de 32,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer. La teritorio havas komunan limon kun Jugon-les-Lacs, Lamballe, La Malhoure, Noyal, Plédéliac, Plénée-Jugon, Saint-Rieul, Tramain kaj Lamballe-Armor.

Plestan
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon
Komunumaro Lamballe Terre et Mer
INSEE kodo 22193 [+]
Poŝtkodo 22640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 640  (2021) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 25′ N, 2° 27′ U (mapo)48.423888888889-2.4469444444444Koordinatoj: 48° 25′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 98,5 m [+]
Areo 32,81 km² (3 281 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Plestan (Côtes-d'Armor)
Plestan (Côtes-d'Armor)
DEC
Plestan
Plestan
Situo de Plestan
Plestan (Francio)
Plestan (Francio)
DEC
Plestan
Plestan
Situo de Plestan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plestan [+]
vdr

Geografio redakti

Plestan, ankaŭ konata per la nomo Plestan-sur-Gast (laŭ la nomo de rivero), situas sur la iamaj terposedaĵoj de la senjoroj de Pentievro. Ĝia geografia situacio estas ĝia ĉefa atuto.

Plestan estas trairata de rivero Gouessant. Ĝi situas proksime de grandaj urboj de Côtes-d'Armor (Lamballe (10 km), Saint-Brieuc (30 km), Dinan (35 km), Moncontour (25 km), Loudéac (70 km), Guingamp (65 km), Lannion (95 km), Rostrenen (85 km)), sed ankaŭ de bretonaj urboj (Rennes (70 km), Brest (170 km), aŭ ankaŭ Vannes (130 km)).

Ĝia proksimeco kun la nacia vojo RN 12 (Rennes-Brest) estas la kaŭzo de kreska loĝantaro en la lastaj jaroj. Ankaŭ la nombro de la ofertataj servoj kreskis.

Historio redakti

 
Preĝejo de Plestan

En la 19-a jc, antikva statukapo kaj moneroj de Malfrua Imperio estis malkovritaj apud la vilaĝo Chauchix, kio ŝajnas pruvi ke la loko estis loĝata ekde Antikveco. Krome, la centro situas sur la romia pavimita vojo, kiu ligis Caulnes al la golfeto de Saint-Brieuc.

La plej malnovaj monumentoj estas preĝejo Saint-Pierre aŭ la palaceto de Gardisseul datiĝas de la 16-a jc. La 17-a kaj 18-a jc estas periodo de granda prospereco favora al konstruado de multaj palacetoj sur tiu komunumo proksima de Lamballe.

La 13-an de junio 1944, 31 ostaĝoj estis murditaj de germana armeo en la arbareto de Boudan.

Popularaj legendoj redakti

Estas legendo pri orplenigita barelo (aŭ minĉaro) enterigita en kampo (aŭ en la arbareto de Boudan) kaj elgrundiĝus en ĉiu 25-a de decembro proksimume je noktomezo. Sciigo al la tresorserĉistoj.

Alia legendo rakontas la historion de la « ruĝaj monaĥoj » nomataj ankaŭ « sangaj monaĥoj ». Ilia monaĥejo estus sur la altaĵoj nomata Le Chauchix, pli precize sur erikejoj. Sanktakvujo datiĝanta de la 14-a jc estis trovita. Sed pro malmultaj arkeologiaj serĉoj ankoraŭ mankas informoj pri la komunumo. Notinde estas ke bretonlingve, ruĝa monaĥo ("manac'h ruz") nomas templanon.

Lokoj, monumentoj, arkitektura heredaĵo redakti

 
Kruco de Coudraix
  • Kruco de la vojo de Coudraix (unu el la 3 vojkrucoj de Plestan). Sur ĝi estas ankoraŭ neidentigita blazono (dupartigita kun lilifloro kaj 4 traboj). temas pri monolita kruco sur soklo.
  • Ventenergia parko malfermita komence de 2007
 
Kastelo de Val
  • Kastelo de Val: antaŭa burgo jam menciita en la 15-a jarcento, la nuna kastelo konstruita en la 17-a jarcento, parte konservita (ŝtuparturo), rekonstruita en la 18-a jarcento. La kapelo datiĝas de la 17-a jarcento. La kolombejo estis detruita.
  • Tombejo de la Martiroj: milita tombejo, entenanta la tombojn de 31 rezistantoj mortintaj la 13-an de junio 1944.
  • Palaceto de Salles: datiĝanta de la 17-a jarcento
 
Palaceto de Grand Gardisseul
  • Palaceto de Grand Gardisseul : Palaceto menciita en 1423 kiel apartenanta al familio Hingant, konstruita en ĉ. 1500 de la Hingant aŭ de Roland James, posedanto en ĉ. 1500. La palaceto surhavas spurojn de pluraj konstrufazoj (ŝanĝo de materialo, murfermitaj fenestroj). La ŝtuparo, inversa kaj senluma, datiĝas de la jaroj 1500. Rearanĝo dum la dua duono de la 16-a jc kies unuaetaĝa kameno laŭ renesanca stilo, de la Forsanz. En 1554, Gaillard de Forsanz estis permesita konstrui kapelon en sia palaceto. La agraj partoj datiĝas de la 17-a jc. Deklasigita al farmobieno, la palaceto estis forlasita komence de la 18-a jc kaj iras al pluraj posedantoj el kiuj La Moussaye de Carcouët. En malbona stato okaze de la 20-a jc, ĝi estas restaŭrata en 1998 (dekstra parto de la loĝejo).
 
Tombejo de la Martiroj
  • Preĝejo Saint-Pierre: origine el la 15-a jarcento, restaŭrita en la 18-a, 19-a kaj 20-a jarcentoj.
  • Kastelo de Carcouët.
 
Palaceto de La Moussaye
  • Palaceto (aŭ vilao) de La Moussaye : kastelo en formo de burĝa domo konstruita komence de la 20-a jc por kolonelo Polloc'k Gore, nevo kaj heredinto de la edzino de Alexandre de La Moussaye, sur la loko de la ĝardenoj de la malnova ruiniĝinta kastelo de Carcouët. Reuzo en la loĝeja portalo de blazonoj venantaj de la kastelo de Carcouët (parenciĝo de La Moussaye-Rolland kaj Saint-Denoual). Familio La Moussaye de Carcouët estis ligita al familio La Moussaye de Plénée-Jugon.
 
Kruco
  • Eblas citi ankaŭ la palaceton de La Touche-aŭ-Provost, la palaceton de Créhu kaj tiun de La Chèze.
  • La kruco piede de la preĝejo, datiĝanta de la 15-a jc, klasita Monumento Historia (MH), ornamita per skulptaĵoj kaj la soklo per simboloj de la evangeliistoj.

Kulturaj eventoj redakti

  • Festo de Plestan okazas ĉiujare la 14-an de aŭgusto kaj arigas ĉiujn najbarajn komunumojn : spectakloj, muzikoj, dancoj kaj piroteknikaĵoj estas sur la programo. Ĝi okazas siur la akvareo de Hillion.
  • Ceremonio omaĝe al la 31 martiroj de Arbareto de Boudan, okazas ĉiujare en dimanĉo ĉirkaŭanta la 13-an de junio. La ceremonio konsistas el parolado de batalintoj, deponon de florgarbo kaj kanto de la infanoj de la komunumo.
  • Ĉevalaj kuroj de Plestan arigas multajn rajdantojn kaj ties ĉevalojn. Manĝo (kradrostaĵo, frititaj terpomoj) estas servata antaŭ la komenco de la kuroj.
  • Biciklaj kuroj iras laŭ cirkvito, kiu trairas la komunumon, ties vojojn kaj vilaĝojn.
  • Ĉiu el la du lernejoj organizas feston, miksante ludojn por infanoj kaj dancoj fare de lernejanoj.
  • La "Randonnée du Muguet" (esperantlingve "padmarŝado de konvalo") antaŭe nomata "Randonnée Jeannine" (supoziĝas ke la kreinto estis iu "Jeannine") estas bicikla promenado sur la stratoj de Plestan sed ankaŭ sur ĝia kamparo. Malantaŭ gvida veturilo, la 1-an de majo ĉiujare, la loĝantaro post ariĝo sur la placo de la komunumo iras tra la lando de Plétan. Ĉio tio estas sekva de amika trinkado.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

Multaj nobelaj familioj loĝis en la komunumo:

  • Familio Rolland, 15-a jarcento
  • Familio Hingant, 15-a jarcento
  • Familio Couespelle: senjoroj de La Chèze, 15-a jarcento
  • Familio La Fontaine: senjoroj de Haut-Carcouët, 15-a jarcento
  • Familio La Moussaye: senjoroj de Carcouët, 15-a kaj 16-a jarcentoj
  • Familio Poullain: senjoroj de Val, 16-a jarcento
  • Familio Forsanz: donis 3 nobelojn al la reĝa kortego, guberniestron de Dinan kaj kampadejan mastron, senjoroj de Gardisseul, 16-a kaj 17-a jarcentoj

Sed estas ankaŭ apartaj elstaruloj:

  • Thomas La Fontaine: nobelo de la 15-a jarcento
  • Arthur de La Moussaye: senjoro de Carcouët, 15-a jarcento
  • Thomas Poullain de Tramain: senjoro de Val, 16-a jarcento
  • Gaillard de Forsanz: senjoro de Grand Gardisseul, 16-a jarcento
  • Amaury de La Moussaye: senjoro de Carcouët, 18-a jarcento
  • Kolonelo Pollock'Gore: ido de La Moussaye, senjoro de la palaceto de la Moussaye (18-a jarcento)
  • Joseph Joly kromnomata la "korsara komandanto": rezistanto dum la dua mondmilito, estis komandanto en la Korsara Bataliono, de kiu li havas sian nomon.
  • Christian Pettré, mortinta en 1981: komandanto kaj lasta paŝao de la oceana pasaĝerŝipego.

Asocia vivo redakti

  • Football Club de Plestan/Saint-Rieul
  • Club des jeunes (klubo de junuloj)
  • Club de la 3e Jeunesse (klubo de la "3-a junuleco", eŭfemisme por maljunaĝo)
  • Aktivaĵoj en la kantono dum lernejaj ferioj, por la junuloj
  • Globkonkursoj
  • Fiŝadkonkursoj ĉe la akvareo de Hillion

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti