Pleziosaŭro (Plesiosaurus = "proksima al lacerto" < malnovgreka: plesios 'proksima' + σαυρος 'lacerto') estas genro de mezozoikaj, mare naĝantaj saŭroj kun longaj membroj kaj longa kolo. Ĝi atingis longecon de 3–5 m kaj vivis en la frua ĵurasio, antaŭ 70 milionoj da jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pleziosaŭro
Troveblo de fosilioj: Frua ĵurasio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Saŭropterigoj Sauropterygia
Ordo: Pleziosaŭruloj Plesiosauria
Subordo: Pleziosauroideoj Plesiosauroidea
Familio: Pleziosaŭredoj Plesiosauridae
Gray, 1825
Genro: Pleziosaŭro Plesiosaurus
Conybeare, 1821
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni konas ĝian kompletan skeleton el Anglio kaj Germanio. Ĝi havas ventrajn ripojn (gastralia), kiuj estas longaj kaj forkaj (dubranĉaj). Oni trovis ankaŭ ventrajn ŝtonojn (gastrolitojn), kiuj helpis la digestadon.

Referenco redakti

  • Richard Owen, Fossil Reptiles of the Liassic Formations, pt iii. (Monogr. Palaeont. Soc., 1865)