Plinio la Maljuna
Gaius Plinius Secundus konata kiel Plinius maior, tio estas Plinio la Maljuna (por diferencigi lin disde lia nevo Plinio la Juna), naskita ĉirkaŭ la jaro 23 en Novum Comum (Como), mortinta je la 24-a de aŭgusto 79) estis romia klerulo kaj nobelo.
Plinio la Maljuna | ||
---|---|---|
Procurator | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Caius Plinius Secundus | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 23 en Komo | |
Morto | 24-a de aŭgusto 79 en Stabiae | |
Mortis pro | vulkana erupcio [#] | |
Etno | Romianoj [#] | |
Lingvoj | latina • antikva greka [#] | |
Ŝtataneco | Roma regno [#] | |
Familio | ||
Patro | Gaius Plinius Celer [#] | |
Patrino | Marcella [#] | |
Gefratoj | Plinia Marcella [#] | |
Infanoj | Plinio la Juna [#] | |
Parencoj | Plinio la Juna [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • historiisto • natursciencisto • militisto • poeto • filozofo • arthistoriisto • ŝtata funkciulo • military commander [#] | |
Laborkampo | filozofio • naturscienco • geografio [#] | |
Aktiva en | Roma regno [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | Natura Historio [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Plinio faris nobelan karieron unue kiel advokato, poste kiel armea komandanto kaj posta guberniestro (procurator) en diversaj provincoj. Li tiel akiris sciojn pri la regionoj ĝermanaj kaj estis akompananto de la imperiestroj Vespasiano kaj Tito dum ties kampanjoj al Ĝermanio.
Li konatiĝis al la posteula mondo per sia verko Naturalis historia ("naturhistorio"). Ĝi estas speco de 37-voluma enciklopedio, dediĉita al Tito, kaj resumas la natursciencan scion de la epoko. Plinio ĝisvivis la publikigon de la unuaj dek volumoj (per mana kopiado); la ceteraĵo estis publikigita nur post lia morto.
Plinio kiel prefekto de la romia ŝiparo en Mediteraneo en la jaro 79 eksciis pri la erupcio de Vezuvio kaj veturis ŝipe al la Golfo de Napolo por esplori la erupcion kaj helpi la viktimojn de la katastrofo. Tie li estis sufokita de vulkanaj gasoj. Lia nevo Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, konata kiel Plinio la Juna, 27 jarojn poste skribis al Tacito pri lia morto.
Escepte de Naturalis historia ĉiuj verkoj de Plinio perdiĝis. Tamen kelkaj estis uzitaj kiel fontoj de aliaj aŭtoroj, ekzemple lia verko Bella Germaniae (militoj de Ĝermanio) estis uzata de Tacito.
En kelkaj lingvoj oni uzas lian nomon por distingi fortajn vulkanajn erupciojn kiel "pliniajn".
Strukturo de Naturalis historiaRedakti
- 1 Enhavtabelo kaj bibliografio
- 2 Kosmologio kaj fizika geografio
- 3–6 Geografio
- 7 Antropologio
- 8–11 Zoologio
- 12–22 Botaniko
- 23–32 Medicino
- 33–37 Metalurgio kaj mineralogio