Plopi [plopj] estas vilaĝo en la nordo de la distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi apartenas al la komunumo Beuca kaj havas ĉirkaŭ 300 loĝantojn.

Plopi
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 147124
Demografio
Loĝantaro 172  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 17′ N, 24° 59′ O (mapo)44.28131824.98884Koordinatoj: 44° 17′ N, 24° 59′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Plopi (Rumanio)
Plopi (Rumanio)
DEC
Plopi
Plopi
Situo de Plopi

Map

vdr

La nomo Plopi signifas "poploj", kaj efektive tie kreskas poploj, laŭ la bordoj de la rivereto Zâmbreasca.

Proksime de Plopi pasas la fervojo inter Piteşti kaj Roşiorii de Vede. Roşiorii de Vede estas la plej proksima urbo; je distanco de ĉ. 30 km voje aŭ 18 km fervoje.

En Plopi troviĝas la plej malnova kverko de Rumanio; ĝi sekiĝis, sed ankoraŭ staras.