Ploscuțeni

(Alidirektita el Ploscuţeni)

Ploscuțeni [ploskucenj] (hungare: Ploszkucény) estas komunumo en Rumanio 7 km oriente de Adjud. En 1992 ĝi havis 2 557 loĝantojn (rumanoj, 44 % da ĉangohungaroj). La komunumo estis formita la 16-an de majo 2003 el la vilaĝoj Ploscuțeni kaj Argea (sude), kiuj antaŭe apartenis al Homocea.

Ploscuțeni
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Vrancea
Alinome Ploszkucény (hungare)
Situo 46° 0′ N, 27° 16′ O (mapo)46.00138888888927.266666666667Koordinatoj: 46° 0′ N, 27° 16′ O (mapo)
Alto super maro 77 m
Poŝtkodo 627179
Loĝantaro 2.284 (en 2002, en la komunumo)
Information icon.svg
vdr

En la komunumo estas sufiĉe klara dislimo laŭ konfesio: En la vilaĝo Ploscuțeni laŭnombre dominas katolikoj, en Argea ortodoksuloj.

FontoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Listo de ĉangohungaraj urboj kaj komunumoj en Moldovo