Plugado estas la tranĉado de terpecoj kaj ioma kirlado de tiuj terpecoj sur agrikultura kampo pere de plugilo. Pro la plugado la tero iĝas pli malsoolida kaj aeroriĉa. La tera surfaco iĝas pli granda kaj varia. Aero kaj pluvo pli facile atingas antaŭe kaŝitajn terpecojn, kaj la grundo iĝas pli taŭga por posta semado. Per plugado ankaŭ eblas miksi la grundon ĝis certa profundeco kun sterko, torfo aŭ alispeca nutra tero, kiun oni antaŭe disdonis sur la poste pluvenda grundo.

freŝe plugita kampo
pluganta kamparano

Ĝenerale tamen post la plugado sekvas dua prilaboro de la kampo per erpilo. Dum plugo havas unu aŭ malmultajn grandajn erigilojn, erpilo havas multajn etajn, kaj tial pli fajne erigas la grundon. Iusence erpilo ankaŭ denove glatigas la terosurfacon, dum la plugilo antaŭe postlastis profundajn sulkojn.

Se kampo estas dekliva, konsiderindas plugi tiel, ke la plugaj sulkoj laŭeble malmulte altiĝas aŭ malaltiĝas, por ne subteni eventualan erozion. La sukceso de plugado tre dempendas de la ĝusta momento, de taŭga plugoprofundeco kaj de la vetero: Se estas tro seke, la plugado kontribuas al plua sekigo de la tero, sed se post la plugado pluvas en taŭga kvanto, la kunlaboro inter homo kaj naturo estas bona.

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri plug(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-22.