Plugilo

ilo por plugi

La plugilo estas ilo (aŭ maŝino) uzata por plugi la grundon kun la celo prepari ĝin por kultivado. Ĝi celas lozigon, traaerumadon de la grundo. La lozigo celas atingi pli bonan absorbadon de akvo, per precipitaĵoirigacio.

Tradicia plugado: agrikulturisto laboras la teron per ĉevaloj kaj radplugilo.
Plugilaro tirata de traktoro.
Rezulto de plugado estu pura, sen plantrestaĵa surfaco de la agro.
Freŝe plugita kampo.

Plugiloj estis komence tirataj de homoj mem, sed la procezo iĝis konsiderinde pli efika post kiam bestoj estis premitaj en servon. La unua besto kiu tiris plugilojn estis sendube bovoj (oksoj), kaj poste en multaj lokoj ĉevaloj (ĝenerale tirĉevaloj) kaj muloj, kvankam diversaj aliaj bestoj (nome tirbestoj) estis uzitaj por tiu celo. En industriigitaj landoj, la unuaj mekanikaj rimedoj de tirado de plugilo estis vaporfunkciaj (plugomotoroj aŭ vaportraktoroj), sed tiuj estis iom post iom anstataŭitaj per traktoroj kun eksplodmotoroj.

Etimologio

redakti

La esperanta vorto plugi devenas el ĝermana radiko kiu troveblas en la angla vorto plough, germana Pflug, nederlanda ploeg, dana plov, norvega kaj sveda plog. Tiu siavice venas de norena plógr, kaj tial ĝermana, sed ĝi ekaperas relative malfrue (ĝi ne estas atestita en gotika), kaj supozeble estas pruntvorto de unu el la eroj de la norda italika lingvaro. Vortoj kun la sama radiko prezentiĝis kun rilataj signifoj: en la raetia plaŭmorati "konveksa peza plugilo" (Plinio, Nat. Hist. 18, 172), kaj en latina plaustrum "farmĉaro", plōstrum, plōstellum "ĉaro", kaj plōxenum, plōximum "ĉarokesto".[1][2] La vorto eble originale rilatis al la radohava peza plugilo, kiu estis ofta en romia nordokcidenta Eŭropo ekde la 5-a jarcento de nia erao.[3]

Orel (2003)[4] provizore ligas plugi al radiko de hindeŭropa pralingvo *blōkó-, kiu donus armenan peɫem "fosi" kaj kimran bwlk por "fendeton", kvankam la vorto eble povus ne esti de hindoeŭropa origino.

Partoj

redakti
 
Diagramo - moderna plugilo.

La diagramo (dekstre) montras la bazajn partojn de moderna plugilo, kiuj estas la jenaj:

  1. trabo
  2. ligilo
  3. vertikala regulilo (altoregulilo)
  4. koltro (tranĉokoltro en la bildo, sed diskokoltro plej ofta)
  5. ĉizilo aŭ ĉizilsoko
  6. soko (ĉefa soko)
  7. deŝutilo, terbul-renversilo

Estas ankaŭ aliaj partoj ne montritaj aŭ markitaj. En modernaj plugiloj kaj en kelkaj malnovaj plugiloj, la deŝutilo estis disa de la soko kaj de la kurilo, tiele tiuj partoj povas esti anstataŭigataj sen nepre anstataŭigi ankaŭ la deŝutilon. Abrazio eventuale detruas (elĉerpas) la partojn de plugiloj kiuj estas pli en kontakto kun la grundo.

Historio

redakti
 
Plugado kun virbovoj. Miniaturo de manuskripto de komenco de la 16-a jarcento de la mezangla poemo God Spede þe Plough, tenita ĉe la Brita Muzeo.
 
Vaporplugmaŝino.

Longtempe la plugilo estis el ligno, la fera plugilo disvastiĝis nur en la 20-a jc., ebligante plie efikan, profundan plugadon de la grundo. La antaŭulo de ĝi estis la fosbastono.

James Small estis skota inventisto de instrumentoj kiu famiĝis pro la invento de moderna-stila elfera balanc-plugilo en 1779-80.[5]

Plugado

redakti

Plugado estas aktiveco en farmado por la komenca prilaborado de grundo por preparado por semado de semojn, plantetojn aŭ por turnigi la grundon. Plugiloj estis tradicie tirataj de laborbestoj kiaj ĉevalojoksoj, sed en moderna epoko ili estas tirataj de traktoroj. Plugiloj povas esti faritaj el ligno, feroŝtalo kadro kien oni ligas tranĉilojnbastonojn uzitaj por distranĉi la teron. Ĝi estis baza laborilo por plejlonge el la registrita historio, kvankam verkitaj referencoj al plugiloj ne aperas ekzemple en la angla ĝis la jaro 1100 kiam ĝi estas referencata ofte. La plugilo reprezentas unu el ĉefaj progresoj en agrikulturo.

La primara celo de plugado estas turni la supran tavolon de la grundo, alportante freŝajn nutraĵojn al la surfaco, entombigante fiherbojn kaj la fiherbsemojn, ankaŭ la restaĵojn de antaŭaj kultivaĵoj, permesante al ili rompiĝi. Ĝi ankaŭ disponigas duon-liberan medion, nome longajn striojn, por plantado de alterna kultivaĵo. En moderna uzo, plugokampo estas tipe lasita sekiĝi, kaj poste ĝi estas erpita antaŭ plantado. Plugi kaj kultivi grundon homogenigas kaj modifas la suprajn 12 ĝis 25 cm de la grundo por formi plugiltavolon. En multaj grundoj, la plimulto de bonaj plantaj nutroradikoj povas esti trovita en la supra tero aŭ plugiltavolo.

Modernaj konkuradoj okazas por plugado por entuziasmuloj kiel la Nacia Plugado-Ĉampioneco (National Ploughing Championships) en Irlando.

Plugiloj tiritaj de bestoj

redakti
 
Plugilo tirita de oksoj (Tibeto).

Tirbestoj

redakti

La plugiloj, laŭ la diversaj lokaj kutimoj, povas esti tirataj de ĉevaloj, oksojmuloj. En la landoj de sabla kaj facile diserigebla grundo azenoj tiras tre ofte de malpeza plugilo. Tiu jungitaro estis tre ofta en Kalabrio kaj Sicilio, ĉar la azenoj de tiuj teroj estas tiom fortaj kiel la bonaj mezgrandaj muloj: aliflanke, la grundo estas tiom fruktodona en tiuj regionoj ke ili bezonas malmultan kultivadon por produkti abundajn rikoltojn. Same estas direnda pri la azenoj de la sudaj provincoj de Hispanio.

En multaj lokoj de la romia kamparo, la plej granda parto de la tero estis prilaborita kun bubaloj post kiam ili estis malsovaĝigitaj kaj alkutimigitaj al la jugo. Ne ekzistas alia teamo, kiu egalas al tiu por doni bonan rikolton al la tero. Ili neniam estas senkuraĝigitaj de dolora kaj malfacila laboro kaj ili neniam rifuzas tiri, krom se la obstakloj, kiujn ili devas venki, estas pli grandaj ol ilia forto. Ili estis pelataj per rimenaj kondukiloj ligitaj al ringo, kiu transiris la tendenon de iliaj nazoj kaj tiamaniere oni pelis la oksojn, ĉu por plugi, ĉu por tiri ĉarojn.

En la pasinteco, ĉevaloj ne estis uzataj por kultivi la teron: ĉiuj taskoj kaj laboroj rilataj al agrikulturo estis faritaj per bovoj. Ĉevaloj kaj muloj faras la laboron pli rapide kaj tial ili sendube estis preferitaj por kamplaboro. La bovo, aliflanke, ĉar ĝi havas pli malrapidan ritmon, ne finas la laboron same rapide, sed rekompence la kultivado farita kun ili estas pli unuforma kaj tiu avantaĝo kompensas la kroman tempon pasigitan. La malrapideco de ĝia marŝo permesas al la kamparano manipuli sian plugilon kiel li deziras sen iĝi tre laca; tiel ke la plugilo penetru la teron ĝis la dezirata profundo, sen devi kontinue ekzameni, ĉu la sulko iras rekte aŭ ĉu ĝi daŭras en la sama profundo, kiel oni devas fari, kiam ĉevaloj aŭ muloj tiras la plugilon ĉar la rapideco de ĝia movo, kiu estas kutime ne unuforma, donas al la malantaŭa parto de la plugilo kelkajn ŝokojn kiuj interrompas la direkton de la plugado, turnante ĝin flanken aŭ levante ĝin, kio reduktas ĝian enkondukon.

 
Plugilo tirita de kameloj.

Sur forta, malfacila kaj malebena tereno, teamo de bovoj estis preferinda al alia teamo de ĉevaloj, ĉar la bovo estas pli bone ekipita por elteni penigan laboron ol la ĉevalo kaj ĉar la ĉevalo laciĝus multe pli frue. Estas pli facile fari la kultivadon, kiun ĉi tiuj teroj postulas per bovoj, ĉar krom esti pli fortaj kiel tiro ol ĉevaloj, ili estas ankaŭ pli paciencaj ĉe la laboro, kiom ajn malfacila ĝi estas. Kiam la tero estas tre argila kaj unuforma, la ĉevalo tiras sufiĉe bone ne iĝanta malkomforta, sed se la grundo estas argila tero, kiom ajn glitiga ĝi estas, liaj piedoj ne estas firmaj kaj li tiras neglekte kaj per puŝo. Same okazas ĉe muloj, kiujn oni ne ĉiam pritraktas laŭdezire: precipe kiam ili estas malobeemaj kaj malvolontaj, kiel oni foje konstatas.

En montetaj aŭ montaraj landoj, la malfacileco kultivi la teron signifas, ke ĉevaloj ne tre taŭgas por tiri plugilojn, ĉar ili ne povus elteni tipon de laboro, kiu elĉerpus ilian forton kaj baldaŭ metus ilin en staton ne kapabla servi. Muloj en tiaj landoj pli bone rezistus lacecon kaj daŭrus pli longe. Tamen, bovoj estas eĉ pli bonaj, ĉar ili faras la kultivadon pli komforte kaj eltenas la diversajn laborojn pli longe.

La akcidentoj, kiujn povas suferi la bestoj uzataj en la terkultivado, la pli aŭ malpli granda facileco por ilin subteni kaj la profito, kiun oni povas ricevi de ili, kiam ili ne estas en servostato, devas influi la elekton faritan, ĉar ili povas redukti kultivajn elspezojn. La teamo aŭ paro de du azenoj estas sen kontraŭdiro la malplej multekosta ĉar ĝia prizorgado kostas la kultiviston malpli kaj ĝi havas malpli da timindaj akcidentoj, sed ĝi ne povas esti uzata por indiferente prilabori ajnan teron, nek uziĝi sur aliaj terenoj ol sur la malmolaj kaj sablaj, alie ili nur gratus la surfacon.

 
Plugilo tirita de elefanto.

La jungitaro de oksoj havigas pli da avantaĝoj por la plugisto ol la jungitaro de ĉevaloj aŭ de muloj pro la jenaj tialoj:

  • Unue, ĉar ili ne estas tiom eksponitaj al malsanoj kiel la ĉevaloj aŭ la muloj, kiuj post tago de forta laboro povas iĝi neutilaj por labori la sekvan tagon.
  • Due, ĉar la subteno de oksoj estas malpli kosta por la terkulturisto, ĉar ili povas nutri ilin plejmultan parton de la jaro el pajlo kaj fojno miksitaj; kaj eĉ ĉefe nur per tiu lasta nutraĵo. En la landoj en kiuj oni falĉas la paŝtejojn plurajn fojojn jare, malofte oni manĝiĝas ili per nemiksita fojno, kaj nur en la tempo en kiu ili devas multe labori. La ĉevaloj kaj la muloj ne havus sufiĉe el tiom malmultekosta nutraĵo kaj necesus havigi al ili bonan furaĝon, kaj de tempo al tempo eĉ avenonsekalon.
  • Trie, kiam la okso maljuniĝas kaj ne estas jam en stato servenda, oni dikigas ĝin en herbejo aŭ maferma arbaro kaj oni povas vendi ĝin por viando pli multekoste ol ĝi kostis kiam li estis bovido: kontraste, oni povas ekhavi neniun utilecon el ĉevalo aŭ el mulo kiam ili maljuniĝas kaj ne estas jam en stato servenda.

La terkultivistoj kiuj bone konas siajn interesojn tiukadre, bone zorgas por ŝanĝi siajn ĉevalojn aŭ mulojn ĉiun trian aŭ kvaran jaron por eviti totalan perdon de la prezo kiujn ili kostis, sed konservante ilin la tutan tempon kiam ili povas servi por la pluga laboro.

La plej taŭga maniero jugi tirbestojn

redakti

En ĉiu lando oni jungas tirbestojn al la plugilo alimaniere: sekvante kutimon, sen pripensi ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, laŭ tradicio. En kelkaj landoj oni metas la ĉevalojn aŭ mulojn unu malantaŭ la alian; en aliaj, du post du kaj kiam estas nur tri tirbestoj, ili metas ilin aŭ unu malantaŭ la alia aŭ du antaŭe, kaj la trian kiel gvidilon antaŭ la aliaj du kiuj estas sur la jugo. La plej ofta maniero estas jugi la bovojn duope, ĉar oni igas ilin tiri per la kapo kaj tiam la direktilo ripozas sur la jugo, kiu estas ligita al iliaj kornoj. Kelkloke oni metas ilin unu post la alia kaj poste, la jugo estante senutila, oni metas kolumon sur la kolon de la besto kaj oni ligas al ĝi la rimenojn de la stango aŭ balancilo. Kvankam oni igas ilin labori duope, tio ne signifas, ke oni ĉiam metas ilin sub la jugon. En Italio oni kutime igis ilin tiri kiel ĉevaloj: tio estas, metante kolumon ĉirkaŭ la kolon, por ligi al ĝi la ŝultrorimenojn.

 
Plugilo tirita de kvar bestoj.

Kiam la bestoj estas alligataj al la plugiloj, estas necese aranĝi ilin tiel, ke ili ĉiuj tiru egale kiel eble plej multe, ĉar kiam la forto, kiun oni devas fari estas bone distribuita, ĝi estas malpli por ĉiu el la bestoj. Male, se ĝi estas pli granda por unu ol por alia, tiu, kiu pli tiras, iĝas sekve pli laca kaj ne povas subteni la laboron tiel longe. Kiam ili estas kunigitaj duope, necesas, ke ili tiru egale kaj samtempe, se ili estas samfortaj; kaj eĉ kiam estas unu pli malforta, tiu tiru tiom, kiom li povas kaj pli ol se li estus malantaŭe, ĉar li estas devigata sekvi sian kunulon. Kiam ili estas, male, unu malantaŭ la alia, tiu ĉe la stirilo ĉiam faras pli grandan forton kaj estas senĉese pli laca: dum la aliaj tiras pli neglekte kaj faras iom da peno nur de tempo al tempo, kiam la farmisto kuraĝigas ilin per la vipo.

Kiam la tiro de plugilo estas ekzemple farata de kvar ĉevaloj, oni devas zorgi meti ĉe la stirilo post tagmezo tiujn, kiuj estis la gvidantoj matene; tiel la laboro estos egale dividita kaj iuj ne pli laciĝos ol aliaj. Por povi fari tion, estas necese alkutimigi ilin ekde la momento, kiam oni ekfunkciigas ilin, esti kaj ĉe la stirilo kaj sur la gvidiloj, por ke ili ne kutimiĝu esti ĉiam same aranĝitaj. Ĉi tiu antaŭzorgo estas esenca, precipe ĉe muloj, kies malvolonta humoro ne ĉiam havigas tion, kion oni postulas de ili. Se en teamo de kvar ĉevaloj estas du junaj kaj tre viglaj, oni metu ilin ĉe la stirilo en la unua duontago por iom rompi ilin, ĉar se oni metas ilin kiel gvidantojn, kiam ili venas freŝaj kaj ripozintaj, kiom ajn malmulte ili stimulus, ili kolerus: tiuj, kiuj estris la stirilon, devus uzi la forton por teni ilin kaj la laboro ne rezultus same, ĉar la kondukanto ne kapablus bone stiri sian plugilon.

Kiam la bestoj bone kutimis tiri la plugilon, kvar el ili jugitaj duope povas facile tiri la plugilon; tiuokaze, la unuaj du, avertitaj per vipo, plirapidigas sian paŝon kaj senprobleme turniĝas, kiam ili atingas la finon de la sulko. Se ili ne estus bone trejnitaj, du viroj estus nepre necesaj por peli la plugilon: unu ĉe la malantaŭaj por regi la plugilon kaj la alia apud la unuaj du, por rapidege gregi ilin kaj igi ilin reveni ĝustatempe.

En granda teamo, ne ĉiuj bestoj estas egale trejnitaj por tiri la plugilon kaj estante kelkaj novaj kaj tre viglaj inter ili, estus riske jungi ilin sole. Necesas tre zorge ne meti nur tre novajn bestojn en la tiradon de plugilo, ĉar ne estante multe premitaj ili lasus sin forkonduki de fajra ardo: estus tre malfacile regi la plugilon ĝuste kaj la laboro farita en hasto fariĝus malebena, malegala kaj maltaŭga. Por alkutimigi la novajn ĉevalojn, mulojn aŭ bovojn al laboro, ili estu jugotaj kun aliaj, kiuj bone kutimas tiri la plugilon, kiu moderigos per sia konstanta paŝo la troan vivecon de la unuaj, kiujn estus malfacile reteneblaj se ili estus jugitaj nur kun aliaj samspecaj. Jen kion farmistoj nomas "doni al ili bonan baptopatrinon.".[6]

Plibonigoj de bestotirataj plugiloj

redakti
 
Egipta plugilo laŭ pentraĵo de la tomboĉambro de Sennedyem de ĉirkaŭ 1250 a.n.e.

La sokoj de la plugiloj antikvaj tempoj, de la sumeranoj kaj egiptanoj, tra la grekoj kaj romianoj ĝis bone en la Mezepoko, estis pintaj pecoj kiuj nur supraĵe penetris la teron. Prefere, ili faris supraĵan skarifikadon de la grundo, forigante ĝin nur tiom, kio estis esenca por povi esti plantita. En kelkaj kazoj, kiel en Sumero, la plugilo estis maŝino kombinita por la semado, nome plugil-semilo, per kiu plugado kaj semado estis efektivigitaj samtempe. Komence, la sokoj estis faritaj el malmola ligno, sed dum la Bronzepoko kaj poste ĉefe la Ferepoko progresis, ili estis faritaj el metalo.

En la tempo de la antikvaj romianoj, kiuj estis nelacigeblaj plugistoj, Kolumelo taksis, ke necesas du tagoj por plugi iugerum (plugaĵo, en Romio 0,252 ha) kiam oni metas la unuan sokon (unuan plugilon), unu tagon por la dua plugado kaj tri tagkvaronojn por la tria kaj kvara plugado, tio estas entute po 4,5 tagoj por ĉiu iugerum (180 h/ha).[7] Kvankam la ceteraj antikvaj popoloj ne estis same entuziasmaj plugistoj kiel la romianoj, plugado per antikvaj plugiloj daŭre estis unu el la taskoj kiuj postulis la plej grandan labortaskon por kamparanoj, kune kun rikoltado.

 
Farmisto pluganta per plugilo kun soko kaj vergo per vinĉo. Ksilografio de Hans Holbein la Pli Juna (1497-1543) el la serio "Danco de Morto" el ĉirkaŭ 1540.

Dum la Mezepoko oni inventis du gravajn plinovigaĵojn. Unuarange, la deŝutilo kiu renversas la glebon, aŭ supraĵan grundon. Samtempe, ankaŭ la soko ŝanĝiĝis, de akra skarifika peco al plata klingo kun akra rando kiu horizontale tranĉas la supraĵan grundon. Ĉi tio ankaŭ igis necese aldoni la tranĉilon, akran platan klingon kiu tranĉas vertikale en la grundon. En Eŭropo, la plugilo kaj deŝutilo komencis disvastiĝi ĉirkaŭ la 11-a jarcento. Ĝi estis nova plugilo kiu enkondukis profundan ŝanĝon en terkultivado. Inversante la grundon, trudherboj kaj alia organika materio estis enterigitaj, favorante la formadon de humo. Krome, pli loza kaj pli profunda grundo estis atingita, kiu, post spurita per dent-erpilo, havigis pli molan kaj rafinitan "plantan bedon".

La alia novigo estis la antaŭtirilo, komponita de du radoj kaj akso, kiu kunigas ilin, sur kiu ripozas la plugrudro. Ĝi malpezigas la laboron de la plugisto ĉar ĝi helpas konservi la plugilon en la ĝusta direkto neŭtraligante flankajn fortojn kaj pli bone kontrolante la profundon de laboro.

Krom tiuj plugilnovaĵoj ekzistis aliaj kiuj plibonigis bestan tiradon. La ĉefa estis la kolumo aŭ brustkiraso por ĉevaloj, kiuj komencis disvastiĝi ekde la 15-a jarcento. Kvankam bovoj restis la preferataj tirbestoj de farmistoj ĝis la 19-a jarcento, la brustkiraso ebligis pezan tiradon fare de ĉevaloj, kiu antaŭe estis efektivigita nur malfacile. La enkonduko de la hufumo najlita al la hufoj ekde la 10-a jarcento ankaŭ kontribuis al la pli granda disvastiĝo de la ĉevalplugado sur ŝtonaj grundoj.

Pli posta plibonigo estis la Rotherham plugilo konstruita en Anglio en 1730 fare de la nederlandano Joseph Foljambe, konsistanta el rimarkinda plibonigo de la komplekso sok-elŝutilo, pere de anstataŭigado de ligno pere de fero, atingante plugilon kiu estis videble pli malpeze tirebla.[8] Robert Ransome (1753-1830) malkovris en 1803, ke rapide malvarmigante parton de la gisfero, ĝi malmoliĝas multe pli ol la cetero. Kiam la malkovro estis aplikita al la malsupra parto de la sokoj, ilia tranĉa parto, pecoj kun pli daŭrema rando estis atingitaj. En 1837 John Deere produktis sian polurŝtalajn plugilon kaj elŝutilon, kio signife faciligis la laboron de gisferaj plugiloj kiuj, pro sia pli granda rezisto al frotado, ofte enŝoviĝis en la malmolaj grundoj de Ilinojso (Usono).

 
Sidplugilo, flanka vidaĵo.

Plugado per rudra plugilo estis malfacila laboro por la kamparano. Krom iri malantaŭ la plugilo tenante la tenilojn por manipuli ĝin, li devis teni la kondukilojn por peli la bestojn kaj porti vipon aŭ brutobastonon por instigi ilin. Kion tio ĉi implicas, oni pli bone komprenos, se oni konsideras, ke per plugilo kun 12-cola parto necesas marŝi 33 km por plugi unu hektaron, kaj 28 km per 14-cola parto. Tial, la sidplugilo aŭ sulkoplugilo, en kiu la plugisto sidas sur la plugilo, estis estiminda antaŭeniĝo kiu faris la laboron malpli pena. Enkondukita fine de la 19-a jarcento, ĉefe en landoj kun etendagrikulturo, ĝi konsistis el tri radoj (por sulko, por stoplo kaj vosta) kiuj subtenis kadron konsistantan el la direktilo (rudro) kaj aliaj elementoj. Ili ĝenerale havis unu korpon (unu soko), kvankam ankaŭ dukorpaj plugiloj estis produktitaj. Per unu-korpa sidplugilo, oni postulis inter 10 kaj 20 horoj por plugi unu hektaro.[9]

Plugiloj de mekanika tirado

redakti
 
Vaportraktoro pluganta en la kanada provinco Alberto (foto de 1910).

La plugilo tirata ĉu per lokomobilo ĉu per traktoro estas simila al la sidplugilo, sed kun pli da korpoj pro la pli granda forto havebla. Mekanizado de plugado komenciĝis meze de la 19-a jarcento kun la vaporplugilo evoluigita en Britio. Kun la komenco de la disvastiĝo de la traktoro komenciĝanta en la 20-a jarcento, bestotirado estis iom post iom anstataŭigita per mekanika tirado, anstataŭigante ĝin preskaŭ tute.

Konekto de la plugiloj de mekanika tirado

redakti

Estas tri specoj de plugiloj laŭ la maniero kiel ili estas alkroĉitaj al la traktoro:

 
Pluganta Mercedes-Benz Agra traktoro OE, unu el la unuaj traktoroj kun dizelmotoro, ŝtalfortigitaj radoj kaj propulsita malantaŭa akso.
Trenplugilo, kun konektilo, kiu fiksiĝas al la tirstango de la traktoro. Ĝi estas la kutima formo de plurkorpa plugilo. Ĝusta konekto ege gravas. Ĉi tio implicas, ke la centro de tiro de la traktoro, la konektopunkto kaj la centro de rezisto de la plugilo estas vicigitaj en ununura rekta linio.
Duonmuntita aŭ duonpendigita plugilo: la antaŭa parto estas muntita sur la traktoro (tial ĝi ne havas stoplo-radon aŭ sulko-radon) aŭ kunligita per tripunkta kroĉilo. Ĝia avantaĝo estas, ke ĝi malŝarĝas parton de sia pezo sur la traktoro, plibonigante la tiradon.
Tripunkta konekto aŭ suspendita plugilo, kun la samaj avantaĝoj kiel la duonmuntita. Estante pendigita de la konektilo, ĝia tuta pezo estas ŝarĝita sur la traktoro. La nombro da korpoj estas limigita.

Al la supre menciitaj, oni devas aldoni la motoran plugilon, tio estas aŭtomobilan aŭ memveturan plugilon. Ĝi ne estas hokita ĉar ĝi havas propran propulson. Ĝi havis ian disvastiĝon komence de la 20-a jarcento, precipe en Germanujo, perfektigita de Robert Stock (1858-1912), kiu komencis produkti ilin en 1911. Motorplugiloj ĉesis esti fabrikitaj en Germanujo dum la 1920-aj jaroj, delokigitaj de la traktoro.[10]

Alternativoj al plugado en alternativa agrikulturo

redakti

Uzado de la plugilo malpliiĝis en kelkaj lokoj, ofte ĉe tiuj kiuj signife estis minacitaj per grunddifekto kaj erozio, en favoro de pli surfaca plugado kaj aliaj malpli enpenetraj konservadaj plugado-teknikoj.

Naturaj terkultivaj metodoj estas emerĝantaj kiuj ne implikas ajnan plugadon entute, se komenca plugado ne estas necesa por detrui durteron en nova areo kultivota, tiel ke la lastatempe enkondukita edafo povu enpenetri kaj formiĝi pli rapide kaj profunde. Senpluge, utilaj fungoj kaj mikroba vivo povas evoluiĝi kaj tio poste alportos aeron en la grundon, retenos akvon kaj formos nutraĵojn. Sana grundo plena de aktivaj fungoj kaj mikroba vivo, kombinita kun varia kultivaĵo (farante uzadon de akompana kultivado), nuligas fiherbojn kaj damaĝbestojn nature kaj retenas pluvakvon. Tiele la intensa uzado de akvo-, petrolo- kaj elektro-postula irigacio, sterkoj kaj herbicidoj estas evititaj. Kultivata tero iĝas pli fekunda kaj produktiva dum tempo, dum plugata tero tendencas malaltiĝi en produktiveco laŭ la tempopaso pro erozio kaj pro la forigo de nutraĵoj okazinta kun ĉiu rikolto. Propagandantoj de permakulturo asertas ke ĝi estas la nura maniero de terkultivado kiu povas esti konservita kiam fosilia fuelo elĉerpiĝos. Aliflanke, la avantaĝo de agrikulturaj metodoj kiuj postulas ripetan plugadon estas ke ili permesas unukultivon grandskale ĉe malproksimaj lokoj, uzante industrian maŝinaron pli ol homan laboron.

En kulturo

redakti

Ofte en mitologio plugado estas uzata kiel simbolo de la komenco de vivo. Tiele la fondo de Romo aŭ de Kopenhago estis rilatita al plugado de la koncerna tero. Pri tiu laste menciita urbo, tiu motivo videblas en la fama Gefjona Fontano kiu reprezentas diinon Gefjona plugante la teron kiu poste iĝos la insulo Zelando.[11]

Por katolikoj Isidoro de Madrido estas sanktulo rilata al plugado (kaj patrono de terkulturistoj) ĉar lia plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktulo haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj regajnu la perditan tempon.[12]

En la transformo de agrikulturaj socioj al industriaj oni konsideris laŭlonge de la 20a jarcento la anstataŭigo de la plugilo tirata de bestoj ŝanĝe al traktoro kiel ekzemplo kaj ĉefa ero de la industriigo de agro. Tiele ĝi iĝis simbolo de ia "antikva reĝimo", ekzemple ĉe tiu romano pri nova industria epoko de Sovetunio nome Metropoliteno de Vladimir Varankin:

 
 Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado.[13] 

En arto

redakti

Ĉar plugado estis unu el tipaj taskoj de kamparanaj kulturoj kaj krome la komenca ero de la agrikultura ciklo, foje en tero tutnove kultivataj, tiu estis temo kiu altiris atenton de artistoj kaj ĉefe pentristoj, ekzemple akvarelo de de Carl Larsson, oleoj surtolaj de Rosa BonheurHenry Herbert La Thangue, kaj multaj aliaj.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. C.T. Onions, ed., Oxford Dictionary of English Etymology, s.v. "plough" (Oxford: Clarendon Press, 1996).
  2. Webster's Encyclopedic Unabridged Dictionary of the English Language, s.v. "plow" (NY: Gramercy Books, 1996).
  3. Dr. Judith A. Weller, "Agricultural Use", in Roman Traction Systems: alirita la 20an de Aprilo 2012, disponebla ĉe [1]
  4. Orel, Vladimir (2003). A Handbook of Germanic Etymology. Leiden, Netherlands: Brill. s.v. "*plōȝuz".
  5. Brown, Jonathan (2004). "Small, James (bap. 1740, d. 1793)". Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/51709. Alirita 2016-03-10. (subskribo aŭ membreco en publika biblioteko de UR postulita). Dato de 1763 (Smout, T. C. (1969). A History of the Scottish People 1560-1830. London: Collins. p. 235. ISBN 978-0-00-686027-3.) aŭ 1784 ("James Small". Gazetteer for Scotland. Alirita 2016-03-10.)
  6. Rozier, François: Nuevo diccionario de agricultura,..., 1843. En Google Books.
  7. Frank, Rodolfo G. Trigo y trabajo; ganar el pan con el sudor de la frente. Buenos Aires, Dunken, 2017. 280 p.
  8. [2]
  9. Frank, Rodolfo G. op. cit.
  10. Franke, Rudolf. Motorisierung der Feldarbeit, Schlepper. En: Franz, Günther. Die Geschichte der Landtechnik im 20. Jahrhundert. Frankfurt/Main, DLG Verlag, 1969. 449 p.
  11. "Langelinie Pavillonen's description of The Gefion Fountain". Arkivita el la originalo en 2006-08-20. Alirita en 2006-10-24.
  12. Fernández Montes, Matilde; (1999), "Isidro el varón de Dios como modelo de sincretismo religioso en la Edad Media." Revista de Dialectología y Tradiciones Populares LIV, 1: 7-51.
  13. Vladimir Varankin, Metropoliteno, Progreso Moskvo, 1992. p. 244.

Literaturo

redakti
  • Brunt, Liam. "Mechanical Innovation in the Industrial Revolution: The Case of Plough Design". Economic History Review (2003) 56#3, pp. 444–477. JSTOR 3698571. [3] Alirita la 30a de Aŭgusto de 2015.
  • Hill, P. kaj Kucharski, K. "Early Medieval Ploughing at Whithorn and the Chronology of Plough Pebbles", Transactions of the Dumfriesshire and Galloway Natural History and Antiquarian Society, Vol. LXV, 1990, pp 73–83.
  • Nair, V. Sankaran. Nanchinadu: Harbinger of Rice and Plough Culture in the Ancient World.
  • Wainwright, Raymond P.; Wesley F. Buchele; Stephen J. Marley; William I. Baldwin (1983). "A Variable Approach-Angle Moldboard Plow". Transactions of the ASAE 26 (2): 392–396. doi:10.13031/2013.33944. [4] Alirita la 30a de Aŭgusto de 2015.
  • Steven Stoll, Larding the Lean Earth: Soil and Society in Nineteenth-Century America (New York: Hill and Wang, 2002)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti