La Plumba delfenoHindoceana ĝibodelfeno (Sousa plumbea) estas membro de la delfena familio kiu okupas marbordajn areojn de la Hinda Oceano game el Suda Afriko al Okcidenta Hindoĉinio. La Ĉina ĝibodelfeno (Sousa chinensis) kun pli orienta teritorio estis iam inkludita ene de la sama specio, sed studo de 2014 montris, ke temas pri aparta specio.[1]

Dolphin-Musandam 2.jpg
Dolphin-Musandam
Cetacea range map Indian Humpback Dolphin

La plej limiga faktoro de la habitat-uzado estas akvoprofundeco, ĉar plej specimenoj restas en akvo malpli profundaj ol 20 metroj. Kiel rezulto, la ĉe marborda teritorio de la Plumba delfeno estas tre dependa el la specifaj fiziografiaj karakteroj de la respektivaj marbordoj. Tiu specio estis registrita kiel loĝanta en preskaŭ ĉiu tipo de marborda habitato, kvankam prefero kaj elstareco de ajna habitata tipo estas tre dependa el la geografia loko. La Plumba delfeno suferas tre altajn proporcion de mortindico de delfenidoj kaj junuloj pro antropogena ĝenado kiel ekzemple media poluado, habitata damaĝado kaj brupoluado.

La Plumbaj delfenoj estas sociaj delfenedoj kiuj vivas en aroj de averaĝe dekdu individuoj, kvankam la grupogrando povas esti tre varia. La majoritato de ilia dieto estas komponita de scienaj fiŝoj, cefalopodoj, kaj krustuloj.

La specio estas aktuale kategoriigita kiel endanĝerigata specio.[2]

Notoj redakti

  1. Jefferson, Thomas A.; Rosenbaum, Howard C. (2014). "Taxonomic revision of the humpback dolphins (Sousa spp.), and description of a new species from Australia". Marine Mammal Science. 30 (4): 1494–1541. doi:10.1111/mms.12152.
  2. RBraulik, G.T., Findlay, K., Cerchio, S., Baldwin, R. & Perrin, W. (2017). "Sousa plumbea". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2017. Alirita la 25an de aŭgusto 2020.