La Plumbomilvo, Ictinia plumbea, estas malgranda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ la aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumbomilvo
Plumbomilvo
Plumbomilvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Milvenoj Milvinae
Genro: Ictinia
Specio: I. plumbea
Ictinia plumbea
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Plumbomilvo reproduktiĝas en tropika Ameriko, el orienta Meksiko tra Centrameriko al Peruo, Bolivio kaj Argentino. Ili reproduktiĝas ankaŭ en Trinidado.

Birdoj de nordo kaj sudo de la reprodukta teritorio, inklude la populaciojn de Centrameriko, Trinidado, norda Venezuelo kaj Kolombio, kaj sudaj Argentino kaj Brazilo, estas migrantaj, kiuj moviĝas al tropika Sudameriko dum la norda vintro.

Tiu estas birdo de arbaroj de malaltaj teroj kaj savanoj, kiu konstruas neston el bastonetoj sur arbo kie la ino demetas 1-2 bluecblankajn ovojn. Ĝi estas tipe 33–38 cm longa kaj pezas 190-280 g. Ĝi estas ne nepre gregemaj, kvankam ofte estas vidataj laŭ aroj dum migrado.

La Plumbomilvo havas longajn, pintecajn flugilojn. Plenkreskuloj estas ĉefe ardezgrizaj (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo), kun pli helaj kapo kaj subaj partoj. La mallonga nigra vosto havas 2-3 blankajn bendojn. La okuloj estas ruĝaj kaj la kruroj estas oranĝaj. Dumfluge tiu milvo montras ruĝecan unuarangan makulon (antaŭ flugilpinto).

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj havas blankestriecajn grizajn suprajn partojn kaj malhelstriecajn blankecajn subajn partojn. Ili ne havas la ruĝecajn flugilmakulojn. La alvoko de la Plumbomilvo estas fajfa si-sii-uu.

La flugmaniero estas malrapida, kun ofta glitado, kaj la predoj estas preskaŭ nur insektoj kaptatajn dumfluge. Tiu milvo ofte ripozas rimarkinde sur mortintaj branĉoj, havante siajn longajn flugilojn preter sia vostopinto.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.

Eksteraj ligiloj redakti