Plumerio estas malgranda genro de plantoj indiĝenaj al la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Ameriko. Ĝi inkluzivas 133 priskribitajn speciojn kaj el ĉi tiuj, nur 11 akceptitajn.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plumerio

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Genro: plumerio Plumeria
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Plumeria "Madison White"

La specioj disvastiĝis tra la tropikaj regionoj de la mondo, precipe en Havajo (Usono), kie ili estas kultivitaj tiel abunde, ke ili estas konsiderataj indiĝenaj.

Priskribo redakti

La genro enhavas deciduajn aŭ perenfoliajn arbustojn kaj malgrandajn arbojn. Ili kutime formas larĝan rondforman kronon, kun grandaj folioj (20-30 cm longaj x 5-10 cm larĝaj) brilverdaj, aŭ senbrilaj en iuj specioj; ovalaj, kun plataj aŭ pintaj kaj longaj petioloj. La infloresko estas fina cumo dividita en du aŭ tri longajn brakteojn. La floroj estas tubformaj, kun kvin blankaj, flavaj, rozkoloraj, ruĝaj aŭ miksitaj petaloj, kiuj malfermiĝas laŭ ventreca formo, kutime 5 ĝis 7 cm en diametro. Ili estas tre bonodoraj. P. rubra apartenanta al Meksiko kaj Mezameriko, produktas flavajn aŭ rozkolorajn florojn depende de la maniero kiel ĝi estas kultivitaj.

Tiuj specioj nur produktas semojn okaze, kaj kiam ili faras tion iliaj floroj produktas du malmolajn, mallarĝajn kaj pintajn ŝelkapsulojn, ĉirkaŭ 18cm longajn kun 20 ĝis 60 flugilhavajn semojn.

Taksonomio redakti

La genro estis priskribita de Karolo Lineo kaj publikigita en Species Plantarum 1: 210. 1753.[2] La tipa specio estas Plumeria rubra.

Etimologio redakti

La nomo plumeria estis elektita honore al la franca botanikisto Charles Plumier, kiu vojaĝis al la Nova Mondo, kie li dokumentis multajn plantajn kaj bestajn speciojn.

Akceptitaj specioj redakti

Jen specioj de la genro Plumerio akceptitaj ĝis oktobro 2013, ordigitaj alfabete. Por ĉiu estas indikita la dunoma specia nomo sekvata de la aŭtoro, mallongigita laŭ la konvencioj kaj uzoj.

  • Plumeria alba L. (blanka franĉipano)
  • Plumeria filifolia Griseb.
  • Plumeria inodora Jacq.
  • Plumeria magna Zanoni & M.M.Mejía
  • Plumeria mariaelenae J.F.Gut. & J.Linares
  • Plumeria obtusa L.
  • Plumeria pudica Jacq.
  • Plumeria rubra L. (ruĝa franĉipano)
  • Plumeria × stenopetala Urb.
  • Plumeria subsessilis A.DC.

Vidu ankaŭ redakti

  • Legendo de jukatanaj majaoj nome "Nicté" (Nikteo)

Referencoj redakti

  1. Plumeria en PlantList
  2. «Plumeria». Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Konsultita la 5an de Majo 2021.

Eksteraj ligiloj redakti

Registara kontrolo
  • Projektoj Vikimediaj
  • Datumoj: Q218123
  • Multimedio: Plumeria
  • Specioj: Plumeria

  • Identigiloj
  • Microsoft Academic: 2780703104
  • Vortaroj kaj enciklopedioj
  • Britannica: url
  • Taksionomiaj datumbazoj
  • African Plant DB: 193854
  • EOL: 70996
  • Fl. China: 126110
  • GBIF: 3169672
  • GRIN: url
  • IPNI: 30001863-2
  • ITIS: 30197
  • NCBI: 52847
  • W3TROPICOS: 40012241
  • USDA Plants: PLUME
  • WoRMS: 415842

En tiu ĉi artikolo estis uzita la traduko de la artikolo Plumeria en la hispana vikipedio.