Mudo

zoologia fenomeno
(Alidirektita el Plumoŝanĝado)

Mudo estas parta aŭ kompleta ŝanĝo, apartiĝo de la (malnova) korpa surfaco, epidermo ĉe kelkaj bestoj. Tiu proceso povas ripetiĝi kelkfoje ĉe kelkaj bestoj.

Libelo en sia fina stato, suferante metamorfozon el nimfa formo al plenkreska.

Artropodoj redakti

 
Mudo de cikado, rapidigita.

Ĉe la artropodoj (insektoj, krustuloj, araneoj ktp), la pli-malpi vastiĝema ĥitino ne povas sekvi la kreskon de la besto dum la plena evoluo ĝis plenbesto, tiel ĝin deigas la besto. La procezo estas reguligita neŭrohumorale, ĝi ekas je efiko de la hormonoj de la neŭrosekreciaj glandaj ĉeloj. La hipodermo disiĝas de la kutiklo kaj sekrecias maldikan membranon, el kiu evoluas la ĥitina kovraĵo. La specialaj glandoj de la hipodermo estas la t.n. mudaj glandoj (eksuvialaj glandoj), kiuj produktas sekreciaĵon (eksuviala sekreciaĵo), kiu daŭre levas la malnovan ĥitinkovraĵon. La malnova ĥitina kutiklo kreviĝas kaj la besto elkoviĝas. La malnova, mudita kovraĵo estas la mudaĵo (exuvium).

Malakostrakoj (krustuloj) redakti

La malakostrakoj (plej grandaj krustuloj, Malacostraca) mudas eĉ post la seksa maturiĝo, dum la tuta vivo. La mudon antaŭsignas la apero de la t.n. krustul-okuloj (CaCO3-diskoj ĉe ambaŭ flanko de la antaŭintesto), kiujn uzas la besto dum estiĝo de la nova karapaco.

Vertebruloj redakti

amfibioj redakti

La keratiĝinta epidermo apartiĝas en pli-malpli grandaj eroj (ranoj) aŭ komplete de sur la tuta korpo (vostaj amfibioj).

reptilioj redakti

La epidermo grandparte keratiniĝas (korniĝas) kaj la lacertoj mudas en malgrandaj partoj, la serpentoj komplete. Krokodiloj kaj testudoj ne mudas.

birdoj redakti

   
Ludovika lanio dum mezmudo (maldekstre) kompare kun alia dum normala plumaro (dekstre).

La birdoj mudas ĝenerale dufoje en jaro, parte aŭ komplete. Ĝi rilatas al aĝo, seksa matureco, sezonoj. La printempa (nupta) plumaro estas pli ornama ol la vintra. Ĉe birdoj, mudo estas la regula anstataŭigo de plumoj per forigo de malnovaj plumoj dum produktado de novaj. Plumoj estas mortaj strukturoj ĉe maturaĝo kaj tiele ili iĝas laŭgrade eluzitaj kaj necesas esti anstataŭigitaj. Plenkreskaj birdoj mudas almenaŭ unufoje jare, kvankam multaj mudas dufoje kaj kelkaj trifoje.[1] Ĝi estas kompare malrapida proceso, ĉar birdo neniam forigas ĉiujn siajn plumojn unutempe; ili necesas pluhavi sufiĉe da plumoj por reguligo de la korpa temperaturo kaj eviti humidecon. La kvanto de forigitaj plumoj varias. Ĉe kelkaj mudoperiodoj, birdo povas renovigi nur la plumojn de la kapo kaj korpo kaj poste renovigi la flugilojn kaj voston dum pli posta mudoperiodo.[1] Kelkaj specioj de birdoj iĝas senflugaj dum la jara "flugilmudo" kaj devas serĉi protektajn habitatojn kun taŭga manĝodisponeblo dum tiu tempo. Kvankam plumaro povus aspekti maldensa aŭ malregula dum mudado, la ĝeneralan aspekton oni pluhavas spite la perdon de ŝajne multaj plumoj; veraj senplumaj partoj estas pli tipe signoj de nerilata malsano, grava vundo, parazitoj aŭ (ĉe maskotoj) plumoplukomanio. Tamen foje ĉe grandaj birdoj videblas truoj en flugiloj aŭ vostoj, kiuj ne malhelpas flugadon, ekzemple ĉe korakoj aŭ aliaj korvedoj, kie ŝajnas kvazaŭ rezulto de pafado.

La proceso de mudo ĉe birdoj estas la jena: Unue la birdo ekforigas kelkajn malnovajn plumojn, poste kreskas novaj plumoj kiuj anstataŭas la malnovajn. Dum la novaj plumoj iĝas plenaj plumoj, aliaj plumoj forfalas. Tio estas cikla proceso kiu okazas en multaj fazoj. Ĝi estas kutime simetria, ĉar falas kaj naskas plumoj same en ambaŭ flankoj de la korpo.[1] Ĉar plumoj formas 4-12 % de la birda korpopezo, necesas granda kvanto de energio por anstataŭigi ilin. Pro tiu kialo mudoj okazas tuj post la reprodukta sezono, sed dum manĝodisponeblo ankoraŭ abundas. La plumaro produktita dum tiu tempo estas nomita postnupta plumaro.[1]

mamuloj redakti

La mudo de mamuloj rilatas al seksa maturiĝo, sezonoj kaj ofte okazas ankaŭ ŝanĝo de la koloro. (vidu vilo, felo, haro)

Lingva rimarko redakti

Mudo estas neologisma vorto (aperis oficiale unuafoje en PIV2).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Terres, J. K.. (1980) The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Nov-Jorko, NY: Knopf, p. 616–617. ISBN 0394466519.