Plurcivitanecoduobla civitaneco estas situacio en kiu persono havas civitanecon en du aŭ pli da landoj.

La landoj kiuj estas markitaj verde estas landoj en kiuj estas permesate teni nombron, pli ol unu, da civitanecoj; kaj la landoj kiuj ne permesas teni pli ol unu civitaneco estas markita ruĝe. La landoj grize markitaj estas landoj pri kiuj ne estas informoj. En multaj landoj la situacio estas pli komplika ol senduba "jes" aŭ "ne", pro kio la mapo utilas nur kiel proksimuma indikilo.

Ĉiu lando havas siajn proprajn leĝojn laŭ kiuj civitaneco estas ricevita kaj forlasita. Kelkaj ŝtatoj aŭtomate donas civitanecon ĉe naskiĝo al personoj kies gepatro estas civitano de tiu ŝtato (civitaneco per naskiĝo), aŭ al personoj naskita en la teritorio de la ŝtato, aŭ tra geedziĝo al civitano de la ŝtato. Aliaj landoj (ekz. kiel Aŭstralio) limigas la donadon de civitaneco al la infanoj de la civitanoj de la lando sub difinitaj kondiĉoj. Krome, civitaneco estas donita en la procezo de akiro de la civitaneco - en ĉi tiu situacio, multaj landoj rezervas la rajton revoki la civitanecon de tiuj loĝantoj se ili opinias konvene fari tion.

Plej multaj landoj, kiuj permesas al siaj loĝantoj havi duoblan civitanecon, nek rekonas nek agnoskas, ke iliaj loĝantoj estas plurnaciaj, tio signifas, ke ili konsideras siajn civitanojn nur civitanoj de sia lando. Tio signifas ekzemple ke persono kun duobla civitaneco ne povas fidi je la uzo de la kroma civitaneco kiel formala identigilo antaŭ la aŭtoritatoj de la alia lando de kiu li estas civitano. Aliaj landoj, kiel IranoMeksiko, principe rifuzas disponigi konsulajn servojn al siaj civitanoj kiam ili loĝas kiel civitanoj en la lando kie la konsulejo situas.

Estas ankaŭ multaj landoj, kiuj tute ne volas, ke iliaj civitanoj havu duoblan civitanecon, kaj tial ili prenas striktajn rimedojn por malhelpi la disvastiĝon de ĉi tiu fenomeno. Foje la peto mem por plia civitaneco povas kaŭzi aŭtomatan malkvalifikon de civitaneco se la civitaneco estis aktive akirita sub la kontrolo de la kandidato (ekzemple, en Danio, Japanio, Singapuro kaj Barato) aŭ eĉ portas punon por krimo por akirado de plia civitaneco (en Saud-Arabio). Aliaj landoj rajtas teni senliman nombron da civitanecoj. Tamen, ĉar ĉiu ŝtato decidas por si mem kiuj estas siaj civitanoj, surbaze sole de siaj propraj leĝoj kaj kutime sen konsidero al la leĝoj de la aliaj ŝtatoj, povas ekzisti situacio en kiu persono iĝas civitano de du aŭ pli da ŝtatoj, kvankam iuj aŭ ĉiuj ŝtatoj malpermesas teni duoblan civitanecon.

En la nuna epoko, en multaj landoj duobla civitaneco estas eĉ konsiderata dezirinda en la okuloj de la registaro ĉar ĝi pliigas la ŝancojn por iliaj civitanoj konkuri en la merkato de la internacia komerco kaj konstrui tutmondajn ligojn. Iuj landoj eĉ faris aktivajn paŝojn kiam ili komencis rajtigi siajn civitanojn havi duoblan civitanecon (kiel Aŭstralio, ekde la 4-a de aprilo 2002).

Eksteraj ligiloj redakti