Plurlatero (aŭ poligono) estas geometria figuro, kiu konsistas el minimume tri punktoj en ebeno konektitaj per strekoj, tiel ke ekestas fermita figuro. Ekzemploj estas trianguloj, kvarlateroj kaj seslateroj.

Triangulo
Kvarlatero

Matematika difino redakti

Plurlatero estas geometria figuro, kiu estas unike difinita per n-opo de punktoj   (ĉi tiuj punktoj nomiĝas verticoj).

La strekoj   kaj   nomiĝas lateroj. Ĉiuj aliaj strekoj kiuj konektas punktojn nomiĝas diagonaloj: .

Kutime aldoniĝas jenaj kondiĉoj:

  • La plurlatero devas havi almenaŭ tri malsamajn verticojn.
  • La lateroj nur sekciiĝas (tuŝas unu la alian) ĉe la verticoj. Alikaze la plurlatero nomiĝas kompleksa.

La vorto plurlatero povas signifi la vojon konsistantan el la lateroj, aŭ la regionon limigitan de tiu vojo. En la dua kazo oni povas aldoni la vojon al la regiono (tiam ĝi estas fermita), aŭ ne aldoni ĝin (tiam ĝi estas malfermita).

Plurlateroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de plurlateroj.


Plurlateroj
Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | 13-latero | 15-latero | Dekseslatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 24-latero | Trideklatero | 257-latero | 65537-latero | Milionlatero
(vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero)