Plurlingvula kunveno

Plurlingvula kunvenoPoliglota renkontiĝo (angle Polyglot Gathering) estas ĉiujara renkontiĝo organizata por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj.

Principo redakti

Ĉi tiu evento daŭras kvar tagojn kaj kutime venigas pli ol 300 partoprenantojn. Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj, lingvaj kvizojmultlingvaj koncertoj (ekzemple de JoMo). La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemple la germana, franca, hispana, itala, rusa aŭ en Esperanto).

Historio redakti

La unua plurlingvula kunveno okazis en 2014 en Berlino. Pluraj el ĝiaj ĉefaj organizantoj (interalie Chuck Smith kaj Judith Meyer) volis krei kunvenon por lingvoŝatantoj kaj transdoni la etoson de Esperanto-renkontiĝoj al neesperantista publiko. Pro tio la funkciado de la kunveno estas tre inspirita de Esperantujo kaj enhavas ekzemple gufujon kaj aligatorejon (kaj tiuj du Esperantaj vortoj estas uzataj angle).

Celgrupo redakti

La Polyglot Gathering ne aparte celas Esperanto-parolantojn, nek estas celo iel tro puŝi en ĝi Esperanton. Ĝi estas por ĉiu plurlingvemulo, sendepende de tio, kiajn/kiujn lingvojn tiu aŭ alia parolas kaj kiomgrade. Tamen estas ege interesa rilato de Esperanto en la tuto: unue, ĝin elpensis kaj la tri unuajn fojojn organizis tri esperantistoj. En 2017 transprenis la organizadon E@I kune kun la slovaka poliglotino Lýdia Machová. Rezulte: ĉirkaŭ kvarono de la patroprenantoj nun scipovas Esperanton. Ne hazarde pluraj programeroj devenas rekte el la Esperanto-kulturo. Eble ankaŭ pro tio eĉ neesperantistoj bone sentas sin dum la evento – la Esperanta etoso penetras en ilin, eĉ se ili mem la lingvon (ankoraŭ) ne parolas. Multaj venintoj ekhavas ĉi tie la unuan eblon praktiki Esperanton, aŭ eĉ entute ekscias pri la lingvo kaj tuj vidas, kiom ĝi praktike uzeblas – ja preskaŭ la tuta organiza teamo uzas ĝin kiel laborlingvon. Eĉ se la angla estas la ĉefa lingvo de la evento, Esperanton eblus titoli kiel la dua lingvo kaj ĉefe “la unua organiza lingvo”[1]

Okazintaj kaj okazontaj kunvenoj redakti

Jaro  Urbo Nombro de
partoprenantoj
Landoj Fonto
2014 Berlino 231 35 [2]
2015 Berlino 344 52 [3]
2016 Berlino ~400 [4]
2017 Bratislavo 458 52 [5]
2018 Bratislavo 538 56 [6]
2019 Bratislavo [7]
2022 Teresin [8]
2023 Teresin [9]
2024 Prago

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti