Plurritmaro

(Alidirektita el Plurritma)

Plurritmaroplurritmeco signifas la interferon de pluraj malsamaj ritmoj en plurvoĉa peco. Je tio ĉiu unuopa voĉo povas havi ankaŭ apartan takton aŭ eĉ apartan mezuron (plurmezuraro).

Plurritmaro tipa por klasika muziko ekz. de Johannes Brahms

Plurritmaro estas konsiderebla kiel karakterizaĵo de tradicia afrika muziko kaj trovebla ekde la 1950-aj jaroj ankaŭ en ĵazo kaj tango argentina, kvankam simplaj formoj de plurritmeco jam troveblas en klasika muziko. Deire de la diversaj frapinstrumentoj de afrikaj kulturoj rezultis por ĉiu instrumento karakteriza mezuro. Ekzistas en Afriko tamen granda varieco da muzikadospecoj. Dum kiam la Masajoj kreas siajn ritmojn je la dancado, sin surpendigante per diversaj rasliloj kaj similaĵoj, la najbaraj popoloj, ekzemple la Luoj, kreis komplikajn dancojn al tambura akompano. Plurritma muziko troveblas ankaŭ je okcidentafrikaj kulturoj same kiel je ĉiuj popoloj kun paroltamburistoj. Rezulto de plurritma muzikado estas komplikaj strukturoj.

El ĉi tiuj regionoj la plurritmeco disvastiĝis kaj en suda Afriko kaj ankaŭ je la Berberoj kaj Tuaregoj en la nordo. Ankaŭ en maroka muziko troviĝas plurritmaro. Nun oni trovas plurritman muzikon ankaŭ en ĉiuj regionoj de Latinameriko, precipe en la Karibio, kien ĝin enportis sklavigitaj afrikanoj.

En popularmuziko plurritmaroj troveblas unuflanke en partaj kampoj de latinida rokmuziko, aliaflanke ĝin praktikas diversaj afrikaj popularmuzikistoj. En Nova Muziko ilin alprenis interalie György Ligeti.

Pri tiu ĉi sono Aŭdspecimeno de plurritmeco 2:3
Pri tiu ĉi sono Aŭdspecimeno de plurritmeco 3:4

Eksteraj ligiloj redakti