Pluto (mitologio)

helena dio de riĉo
(Alidirektita el Plutoso)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj roluloj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pluto.

PlutoPlutoso (el la greka Πλοῦτος, riĉeco) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Pluto
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Jasiono
Patrino Demetra
vdr
Skuptaĵo de Pluto, romia kopio el la 1-a jarcento de originalo el ĉ. 374--370 a.K..

Pluto, personigo de riĉeco redakti

En la greka diaro, Pluto personigas riĉecon, kaj pro tio li estis ankaŭ dio de agrokulturo, rilate al abunda rikolto kiel fonto de enspezoj. Tamen, tiu flanka kultado pli kaj pli ĝeneraliĝis en abstraktan personigon de riĉeco, do Pluto malrilatiĝis al Demetro kaj iĝis ankaŭ subtera dio, kiel metaforo de la subtera riĉeco de la mineraloj kaj minejoj. Pro tio li tiel rilatiĝis al Hadeso, ke tiu dio ricevadis la kromnomojn PlutoPlutono, kaj la romianoj nomigis tiun dion ĝuste Plutono. Oni kutime prezentadis lin kiel junulo aŭ infano kiu portas la kornon de abundo, kiun Heraklo donacis al li dum sia vizito al Hadeso[1].

Li aperas en la Teogonio de Heziodo[2] kiel filo de la kreta pra-diino Demetro[3] kaj la duondio Jasiono, kun kiu li kuŝis sur trifoje plugita kampo[4]. Pluto ĉefrolis en la eleŭzaj misteroj, elstara kultado al la agrokultura diino. Tamen, metafore, Ezopo asertas ke lia patrino estis Tikeo, diino de la fortuno[5]. Laŭ Higeno, li havis fraton nomitan Filomelo[6].

 
Duonlupa Pluto laŭ gravuraĵo de Gustave Doré por La Divina Commedia.

Laŭ Aristofano[7], Zeŭso blindigis lin por ke Pluto kapablu disdoni liajn donitaĵojn hazarde kaj sen antaŭjuĝoj, kiel bona helpanto de Tikeo (Hazardo). Li estis ankaŭ lama (ĉar riĉeco bezonas tempon por alveni), sed havas flugilojn (ĉar li kapablas malaperi rapidege). Tiu komediisto ironias pri kion povus okazi se oni redonus al Pluto la vidkapablon.

Pluto instruis al la homaro la koncepton posedi, krom la diligenton bezonatan por administri posedaĵojn kaj la deziron akiri pli ol kion oni bezonas. Kiam iu sukcesis tion fari, oni kutime asertis ke tiu havas Pluton. Kvankam riĉeco estis disdonita nur de la destino, oni konsideris Pluton bonkora dio, kiu premias tiujn, kiuj gastigas lin[8]. Li kutime estis akompanata de Famo kaj Povo, do pro tio oni petadis al Zeŭso la eblecon gastigi Pluton.

Havi valorajn posedaĵojn oni konsideris sinsekvo de virteco kaj plej dezirinda afero, kune kun sano, beleco kaj forto. Pri ĝi neniu tediĝas kaj eĉ oni atribuis al Pluto la progreson de la homaro, tial kial por ĝin akiri, homojn elpensis la plej utilajn ilojn kaj metiojn. Tamen, kelkaj verkistoj atentigis pri ĝia malbona flanko: el avareco devenas orgojlo, militoj kaj krimoj. Laŭ ili, maljusta riĉeco neniel favoras la posedanton, ĝi ne plibonigas la homan esencon kaj eĉ povas okazi ke posedaĵo ekposedu posedanton[9].

Plutarko koncedis, ke li ŝatus ricevi Pluton, sed klarigas ke nur se lin akompanas Justeco, pli malrapida sed pli certa maniero akiri bonan viv-rangon[10]. Ĉar Pluto neniel rilatiĝis al justeco aŭ amikeco. Atentigas pri tio la fakto ke li neniam helpis sian fraton Filomelon, kiu suferis multajn penojn kaj nur ĉar li elpensis plugilon por produkti manĝaĵojn li sukcesis supervivi.

Pluto en belartoj redakti

 
Ireno (paco) portas la infanon Pluton. Romia kopio de vota skulptaĵo de Kefisodoto en la agoro de Ateno. ĉ. 370 a.K..

En la ceramikaĵoj kiu prezentas la eleŭzan kultadon, Pluto aperas kiel infano aŭ efebo kiu portas la kornon de abundo. Poste, sur alegoriaj basaj reliefoj, oni prezentas lin kiel infano en la brakoj de Ireno, simbolante ke paco kunportas riĉecon, aŭ de Tikeo, la fortuno de la urboj. Paŭzanio[11] priskribas statuojn de la dio sur la brakoj de Tikeo en Tebo, de Ireno en Ateno kaj de Ergana Ateno en Tespio, kiuj aperas kiel patrinoj de Pluto ĉar ili simbolis la fontojn de riĉeco: paco, fortuno kaj saĝeco.

Dante priskribas lin en la Dia Komedio kiel lupforma demono kiu gvardas la kvaran cirklon de la infero, tiu rezervata al la avaruloj. Tre eble li konfuzis la dion de riĉeco kun Plutono, la reĝo de la subtera mondo laŭ la romia mitologio.

La komedio de Aristofano, Plutoso, estis tradukita en esperanton de D-ro Eugène Noël en 1906. Duan eldonon de tiu traduko aperigis la Andaluza Esperanto Unuiĝo en 1998[12]

Pluto, patrino de Tantalo redakti

Pluto (el la greka Ρλουτω) estis ankaŭ unu el la oceanidinoj[13], filino do de Oceano kaj Tetiso. Kun Zeŭso aŭ kun la reĝo Tmolo de Lidio, ŝi estis patrino de Tantalo, unu el la unuaj reĝoj de la mondo. Dum infanaĝo, Pluto akompanis la diinojn Persefonon, Artemison kaj Atenon en iliaj ludoj.

Tamen, Higeno asertas ke la patrino de Tantalo ne estis oceanidino, sed nimfo de la monto Sipilo. Ŝi estis filino de la lidiano HimasoHimanto[14], greke adaptita nomo de la tradicie unua reĝo de Lidio, tio estas, Maneso. La aliĝo de Pluto al la lidia reĝa familio eble simbolis la proverban riĉecon de tiu regno. Nonno donis al ŝi la epiteton Berekintia, kutima alvoko de la frigia diino Cibelo. Do tre eble oni identigis Pluton al tiu diino, kiu fakte ricevis elstaran kultadon en la regiono de la monto Sipilo. Anktivaj skolioj rilatas ŝin ankaŭ al Demetro, personigo de la agrokultura prospero, kaj pro tio ili mencias ke ŝia patro estis la titano Krono[15][16].

Referencoj redakti

  1. Pierre Grimal. Diccionario de Mitología Griega y Romana. Eld. Paidós.
  2. Heziodo. Teogonio, 969.
  3. Karl Kerenyi. Eleusis: Archtypal Image of Mother and Daughter (Bollingen), paĝ. 30, 1967.
  4. Heziodo. Teogonio, 969.
  5. Ezopo. Fabloj, 130.
  6. Higeno. Poezia astronomio, 2.4.
  7. Aristofano. Pluto, 90. 388 a.K..
  8. Heziodo. Teogonio, 977.
  9. Bakilido. Odoj, 10.50.
  10. Plutarko. Paralelaj vivoj. Solono, 2.3.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.16.
  12. Plutoso ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko[rompita ligilo].
  13. Heziodo. Teogonio, 355.
  14. Higeno. Fabloj, 155.
  15. Skolio pri Oresto, de Eŭripido, 5.
  16. Skolioj pri Olimpaj Odoj, de Pindaro, 3.41.

Eksteraj ligiloj redakti