Pluvsezono en Orienta Azio

(Alidirektita el Pluvsezono en Azioriento)

La pluvsezono en Orienta Azio estas konita kiel tsuyucuju japanlingve. Ĝi estas fronta pluvfalado devenita pro la fronto tsuyucuju kiu okazas dum la printempo en la ĉina marbordo, Tajvano, Koreio kaj Japanio.

pluvsezono konita kiel 梅雨 (abrikotpluvo) en Japanio

La ĉina skribo 梅雨 signifas “abrikotpluvon” pro la sezono kiam la abrikoto maturiĝas.

La fronto deveniĝas kiam la humida aero sur la Pacifika Oceano trovas la malvarman aeron sur la kontinento. Tiu pluvsezono okazas ofte de junio al julio en Japanio, kaj de julio al aŭgusto en la reĝionoj de la riveroj Jangzio kaj Huai (Ĉinio).

La fronto kaj la ciklondeveno en la mezlatitudo alportas pluvojn al Japanio, Koreio, Tajvano kaj orienta Ĉinio.

Kelkfoje la pluvfalado produktas inundojn en orienta Ĉinio. Krome, la trosekeco okazeblas en Ĉinio kiam pluvas malmulte ol kutime.

Kvankam en septembro multe da pluvo falas, la totpluvoj devenas el tajfunoj.

La Insulo Okinavo estas la japanreĝio kie la pluvfaladoj okazas unue.

Dum la movado al la nordaj regionoj la fronto cuju malfortiĝas, do ofte pluvas malmulte. Aŭtune, la fronto revenas de la nordaj regionoj kaj pluvas dum semajnoj en Japanio, tio okazas kiam la Pacifika varma aero malfortiĝas dum la aŭtuno. Tiu aŭtunpluvo estas konita kiel "akisame" (秋雨) japanlingve.