Pneŭmonito

(Alidirektita el Pneŭmonio)

Pneŭmonitopneŭmonio (latine pneumonia), foje ankaŭ nomata pulmito, populare ankaŭ pulmobrulumo estas inflama malsaniĝo de la pulmo. Ĝin kaŭzas infekto, radiadoenspirado de fremdaj korpetoj (ekz. naftovaporo). La infektado povas okazi fare de virusoj, fungoj, sed plej ofte de bakterioj (ĉefe la specioj Streptococcus kaj Mycoplasma).

Iksoradia bildo de brusto montranta pneŭmoniton en la maldekstra pulmo

La virusa pneŭmonito estas malofta, kvankam ofte okazas, ke virusoj malfortigas la pulmon kaj tiel faras liberan vojon por la bakteria atako.

La fungodevena pneŭmonito estiĝas rapide kaj povas esti eĉ mortiga. Ĝi okazas plej ofte ĉe malsanuloj, kuŝantaj en hospitalo, kun malforta imunkapablo. Fungan pulmiton ĉe sanaj homoj kaŭzas enspirado de infektita polvo.

El la bakteriaj pneŭmonitoj, la Mycoplasma-pneŭmonio atakas junulojn, pere de familianoj, samlernejanoj aŭ najbaroj. La bakterioj multiĝas sur la interna mukomembrano de la pulmo kaj produktas oksidigan materialon, kiu povas detrui la ĉelojn, sed ne damaĝas la pleŭron. Ili kaŭzas inflamon en la bronkoj kaj aerveziketoj.

La plej ofta tipo de la pneŭmonitoj estas la Streptococcus-pneŭmonitoj, ĉefe ĉe hospitalaj malsanuloj. Tiu bakterio vivas eĉ en korpoj de sanaj homoj, sed ne kaŭzas malsaniĝon. Ĝi aktiviĝas, se pro alia malsaniĝo aŭ infektado malpliiĝas la kontraŭstara kapablo de la organismo. La gripo kaj aliaj virusaj infektiĝoj helpis elformiĝon de la pneŭmonitoj. En la pluemultiĝinta mukosekreciaĵo, la bakterio vigle kaj amase reproduktas sin. La malsano estas pli grava ol la Mycoplasma-pneŭmonito, sed ankaŭ ĝi estas kuracebla plej ofte per antibiotikoj.

La simptomoj aperas post ĉirkaŭ tri semajnoj de la ekinfektado kiel kapdoloro, febro, muskoldoloroj kaj gorĝodoloro. Post la plej grava simptomo iĝas la tusado, la sputaĵo povas esti sanga, pro la akra tusado povas aperi brusta doloro. La malsano povas esti grava, sed malofte mortiga.

Oni kuracadas la pneŭmonion per antibiotikoj dum kelkaj semajnoj.

La bakterio Klebsiella pneumoniae ne povas infekti pulmon de sana homo, sed ĝi povas kaŭzi mortigan infektadon ĉe enhospitalaj malsanuloj, kuŝantaj, kun mapliiĝinta imunforto.

Fiziopatologio redakti

La kazoj de infekta pneŭmonito ofte montras tusadon kiu produktas brunecan al verdecan sputaĵon kaj altan febron kiu povas esti akompanata de febrokazigitaj ektremoj. La dispneo (spira malfacilo) estas la frua signo plej specifa kaj sentiva. Ankaŭ la doloro torake pleŭra estas ofta, (akuta aŭ pinĉa doloro kiu aperas aŭ malboniĝas kiam oni spiras profunde.) La malsanuloj je pneŭmonito povas tusadi sangon, suferi kapdolorojn kaj havi svitoplenan kaj malsekan. Aliaj eblaj simptomoj estas manko de apetito, laceco, cianozo, naŭzo, vomado kaj muskolaj aŭ artiklaj doloroj. La formoj malpli oftaj de pneŭmonito povas okazigi aliajn simptomojn, por ekzemplo, la pneŭmonito okazigita de Legionella, ĉar ili povas okazigi ventrajn dolorojn kaj diareon,[1] dum la pneŭmonito okazigita de tuberkulozoPneumocystis povas okazigi nur pezperdon kaj noktan svitadon. En plej aĝaj personoj, la apero de la pneŭmonito povas esti netipa. Tiaj pneŭmonitoj povas disvolvigi novan aŭ plej gravan konfuzon, aŭ eksperimenti malekvilibron, kio povas rezulti en faloj.[2] La infanoj kiuj suferas pneŭmoniton povas montrir multajn el la menciitaj simptomoj, sed tre ofte ili simple estas dormemaj aŭ apetitomankaj.

La simptomoj de la pneŭmonito postulas tujan medicinan pritakson. La korpa ekzameno fare de sanlaboristo povas malkovri febron aŭ foje malaltan korpan temperaturon, altan spiran rapidecon (takipneo), malaltan sangopremon (hipotensio), altan kor-ritmon (takikardio), aŭ malaltan saturadon de oksigeno (SatO2), kiu estas la kvanto de oksigeno en la hemoglobino bone montrita per pulsa oksigenmetrio aŭ per arteria gasometrio. La malsanuloj kiuj suferas malfacilecojn por spiri (dispneo), estas konfuzaj aŭ montras cianozon (blueca haŭto) kaj bezonas tujan atenton.

La korpa esplorado de la pulmoj povas esti normala, sed ofte povas montri malpligrandigitan etendon de la torako en la tuŝita flanko, bronkan spiradon aŭskultitan per stetoskopo (sonoj pli aspraj devenaj de la plej grandaj spirtuboj, transmisiita tra la inflamita kaj plifirmita pulmo) kaj stertoroj percepteblaj en la tuŝita areo dum la enspiro. La perkutado povas esti milda sur la tuŝita pulmo, sed kun pliigita kaj nemalgrandigita rezonanco (kio distingas ĝin el pleŭra likvobaraĵo). Kvankam tiuj signoj estas gravaj, rezultas nesufiĉaj por diagnozi aŭ malkonsideri pneŭmoniton; fakte, en kelkaj studoj oni montris, ke du kuracistoj povs alveni al diferencaj konkludoj pri la sama paciento.

La viruso SARS-CoV-2, kaŭzanta de la pandemio de KOVIM-19, okazigis en siaj kazoj plej gravaj pneŭmoniton.[3] Estis precize la granda nombro de kazoj de pneŭmonito de nekonata origino informitaj en la ĉina provinco Vuhano en Decembro 2019 kio faris, ke la malsano estis detektita kaj poste taksita kiel pandemio.[4]

Kaŭzoj redakti

La pneŭmonito povas esti okazigita de unu aŭ kelkaj etiologiaj agentoj:[5]

  • Multaj bakterioj, kiel pneŭmokoko (Streptococcus pneumoniae), Mycoplasmas pneumoniae, Chlamydias pneumoniae.[6]
  • Kelkaj virusoj.
  • Fungoj, kiel Pneumocystis jiroveci, kaj aliaj fungoj de la genro Kandida.
  • En ĵusnaskitoj la pneŭmonitoj estas ofte kaŭzataj de: Streptococcus pneumoniae, Staphylococcus aureus kaj foje baciloj gram negativoj.
  • En mamsuĉuloj (beboj de unu monato ĝis du jaroj) kaj antaŭlernejanoj (infanoj de du jaroj ĝis kvin jaroj): la ĉefa bakteria patogeno estas la Streptococcus pneumoniae, kaj foje estas kaŭzata de la Chlamydia trachomatis kaj de la Mycoplasma pneumoniae.
  • En infanoj pli aĝaj ol kvin jaroj: Streptococcus pneumoniae kaj Mycloplasma pneumoniae.
  • En imuno-suferantoj: gram-negativaj bakterioj, Pneumocystis jiroveci, citomegalovirusoj (CMV), fungoj, kaj Micobacterium tuberculosis.[7]
  • Foje povas estis pneŭmonitoj kaŭzita de bakterioj anaerobaj: en la kazo de personoj, kiuj havas faktorojn de risko por enspiri stomakan enhavon al la pulmoj, ekzistas grava risko de apero de pulmaj abscesoj.
  • En la nosokomiaj pneŭmonitoj: Pseudomonas aeruginosa, fungoj kaj Staphylococcus aureus.
  • En plenkreskuloj: Streptococcus pneumoniae kaj gripaj virusoj.
  • En kazoj de netipa pneŭmonito: viruso, Mycoplasma pneumoniae akj Chlamydia pneumoniae.

Diversaj infektaj agentoj ―virusoj, bakterioj kaj fungoj― kaŭzas pneŭmoniton, el kiuj estas la plej oftaj la jenaj:

  • Streptococcus pneumoniae: la plej ofta kaŭzo de bakteria pneŭmonito en infanoj.
  • Haemophilus influenzae de tipo b (Hib): la dua kaŭzo plej ofta de bakteria pneŭmonito.
  • La sincitia viruso spira estas la plej ofta kaŭzo de virusa pneŭmonito.
  • Pneumocystis jiroveci estas grava kaŭzo de pneŭmonito en infanoj malpli aĝaoj ol ses monatoj suferantaj pro VIH/aidoso, responsa de almenaŭ unu de ĉiuj kvar mortoj de mamsuĉuloj seropozitivaj al VIH.

Signoj kaj simptomoj redakti

La jenaj simptomoj povas esti rilataj kun la malsano:[8]

  • Ĝenerale, ĝi estas antaŭata de malsano kiel la gripo aŭ la komuna malvarmumo.
  • Febro longdaŭra dum pli ol tri tagoj, partikulare se ĝi estas alta.
  • La spira ofteco pliigita:
    • ĵusnaskitoj ĝis mal pli ol tri monatoj: pli ol 60 por minuto,
    • mamsuĉuloj: pli ol 50 por minuto,
    • antaŭlernejanoj kaj lernejanoj: pli ol 40 por minuto,
    • plenkreskuloj: pli ol 20 por minuto.
  • Okazas kaviĝo aŭ retiriĝo de la ripoj kun la spirado, kio estas observebla facile kun la malkovrita brusto.
  • La naztruoj malfermiĝas kaj fermiĝas kiel rapida flugilfrapado pro la spirado. (tio okazas ĉefe ĉe infanoj).
  • Ĝemo en la brusto kiel de astmulo spirante.
  • La personoj tuŝitaj de pneŭmonito ofte havas tusadon kiu povas produkti ekspektoradon de tipo muk-pusa (flava), altan febron kiu povas esti akompanata de ektremoj. Ankaŭ limigo spira estas ofta same kiel toraka doloro de pleŭraj karakteroj (tio pliiĝas per profunda spirado kaj tusado). Tiuj personoj povas suferi pro hemoptizo (ekspektorado de sango tra la buŝo dum epizodoj de tusado) kaj dispneo. Ĝi kutime estas akompanata de malbonigo de la ĝenerala stato (anoreksio, astenio kaj adinamio).
  • Dum la ĝenerala korpa ekzameno estas probable trafi takikardion, takipneon kaj malalta arteria premo, ĉu sistola aŭ diastola.
  • Dum la segmenta korpa ekzameno, la sindromo de pulma kondensigo estas ofte klara:
    • al palpado: malpliigo de la toraka ekspansio kaj de la elasteco kaj pliigo de la voĉaj vibradoj;
    • al perkutado: obtuzeco;
    • al aŭskultado: malpliigo de la vezika murmuro. Povas okazi klinika kadro komponita de tubara bruo ĉirkaŭita de aro de krepitaj stertoroj.
  • La infana paciento havas la haŭton malvarma, tusas intense, aspektas laca, apenaŭ povas plori kaj povas suferi konvulsiojn, iĝas violeca kiam tusas, ne deziras manĝi (apetitomanko), apenaŭ reagas al stimuloj. La klinika kadro estas simila en la paciento ĉe plenkreskuloj.
  • En plenkreskuloj pli aĝaj ol 65-jaraĝaj estas probabla simptomaro multe pli subtila ol tiu trafita en junaj personoj.

Vidu ankaŭ redakti


Notoj redakti

  1. Kelkaj aŭtoroj. Brote epidémico de neumonia por Legionella pneumophila en niños cubanos (el Retarkivo 20131029195002) Hospital Pediátrico Universitario “William Soler”. Konsultita la 10an de Majo 2013.
  2. Marcano Pasquier, Rigoberto. Las neumonías Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20130530034923) Medicina Preventiva Santa Fe. Konsultita la 10an de Majo 2013.
  3. Enfermedad del coronavirus 2019 (COVID-19) - Síntomas y causas - Mayo Clinic Alirita la 27an de Marto 2020 en www.mayoclinic.org
  4. | Nuevo coronavirus - China Alirita la 27an de Marto 2020, en WHO (MOS).
  5. AARP herramienta de salud Alirita la 2021-04-15 en AARP
  6. Netipa pneŭmonito Medline Plus. Konsultita la 10an de Marto 2013.
  7. Pérez Chica, G. Infecciones respiratorias en el paciente inmundodeprimido Neumosur. Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 16an de Oktobro 2021.
  8. Medlineplus - Neumonía en adultos (extrahospitalaria)