Poĥara
Poĥara aŭ Poĥaro, Pokhara, nepale: पोखरा estas universitata urbego en meza parto de Nepalo.
Poĥara | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 33700 (WRPD), 33702, 33704, 33706, 33708, 33713 [+] | ||
Retpaĝaro | pokharamun.gov.np [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 353 841 () [+] | ||
Loĝdenso | 6 319 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 13′ N, 83° 59′ O (mapo)28.20972222222283.985277777778Koordinatoj: 28° 13′ N, 83° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 56 km² (5 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:45 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 56 km²
- Supermara alteco: 827-1740 m
- Loĝantaro: 353,841 en 2011
- Horzono: UTC +5:45
- Telefonkodo: 061
- Poŝtkodoj: 33700 (WRPD), 33702, 33704, 33706, 33708, 33713
GeografioRedakti
Poĥara situas en meza parto de la lando en relative pli malgranda valo laŭ rivero. Katmanduo troviĝas 143 km.
HistorioRedakti
Poĥara kuŝas sur grava malnova komerca itinero inter Ĉinio kaj Hindio. En la 17-a jarcento ĝi estis parto de la Regno de Kaski, en la sekva jarcento ankaŭ komerca centro. De 1959 ĝis 1962 multe da rifuĝintoj alvenis el Tibeto. Ĝis la fino de la 1960-aj jaroj la urbo estis nur alirebla perpiede, la unua vojo estis konstruita en 1968.
EkonomioRedakti
Poĥara estas celloko de turistoj kaj montogrimpantoj. En la ĉirkaŭajo oni produktas rizojn, kafojn, citrusojn.
TrafikoRedakti
El Poĥara kuras jam 3 vojoj, krome la urbego havas flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
KlimatoRedakti
La klimato de Poĥara estas subtropika, tamen pro la alteco ankaŭ modera. Somere la temperaturoj varias inter 25 kaj 33 °C, vintre 2 - 15 °C, neniam frostas. Jare pluvas po 3901 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La musonsezono (kun pli oftaj pluvoj) daŭras inter julio - septembro.
FontojRedakti
- WikiTrans
- mapo, distancoj