Poŝo estas saketo alkudrita al vestaĵo, mansako, dorsosako, ktp.

Poŝo de ĝinzo

Kutime ĝi konsistas el teksaĵo alkudrita al la aĵo. Poŝo povas esti kaŝita ene de la aĵo aŭ videble alkudrita ekstere.

Poŝo povas esti fermebla per teksaĵpeco, butono, zipo, ktp.

Historio redakti

Poŝoj aperas nur tre malfrue, ekde ĉ. la 19-a jarcento, en la historio de vestaĵoj.

Dum tre longa tempo oni uzis saketojn alkroĉatajn al zono. Dum la 18-a jarcento en Francio virinoj portis tiajn saketojn pare ligitaj per ŝnureto ĉirkaŭ la talio sub la jupo. Ankoraŭ nuntempe oni uzas similajn sistemojn por eviti ŝtelon de mono aŭ gravaj dokumentoj (identigilo, pasporto, flugbiletoj, ktp.) dum vojaĝoj kaj restado en homplenaj lokoj.

Dum la 20-a jarcento, eble plie en ties dua duono, kreskis la nombro de objektoj iamaniere specialigitaj aŭ uzataj por enmeto en poŝo, ekzemple poŝlibro, poŝmono, poŝtelefono, ktp.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri poŝoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Luksa la vesto, sed malplena la poŝo. 
  •  
     Multo en kapo, sed nenio en poŝo. 
  •  
     El fremda poŝo oni pagas facile. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-05-11.

Vidu ankaŭ redakti