Poŝta Muzeo (Budapeŝto)

Poŝta Muzeo (hungare Postamúzeum) en Budapeŝto prezentas la poŝtan trafikon, radion, telefonon kaj telegrafon.

Poŝta Muzeo
vdr
Sinkrona telegrafo de Hughes. La pianoklavoj funkciigas la karaktrojn. Sube dekstre estas la pedalo.

La muzeo estas videbla en loĝejo de iama riĉulo, krom la objektoj la muroj prezentas la 19an jarcentan lukson. En la iama manĝoĉambro prezentas sin originala poŝto el 1952. La tubopoŝto estas ankaŭ nun funkcikapabla.

En la iama dormoĉambro staras originalaj poŝtaj veturiloj, aŭtoj, motoroj, bicikloj. En la sekvaj ĉambroj estas telefonoj, telefoncentraloj, telegrafoj, supraĵo de radioanteno kaj ceteraj. Ne mankas diversaj sigeloj, blazonoj, libroj, fotoj, memoraĵoj.

Posedanto de la muzeo estas Telekomunikada Poŝta Fondaĵo, kiu havas ankaŭ aliajn muzeojn en Hungario.