Poŝta Palaco (Pécs)

konstruaĵo en Pécs, Hungario

La Poŝta Palaco apartenas al la imponaj konstruaĵoj en Pécs.

Poŝta Palaco en Pécs
La hungara blazono sur la palaco

Historio redakti

La eklektika konstruaĵo en Pécs dekomence kaj senĉese funkcias kiel ĉefpoŝtejo. Ĝi situas en la urbomezo kaj ĝi havas novgotikajn, novrenesancajn kaj secesiajn stilojn. La ornamaĵoj el porcelanoj estis faritaj en uzino de Vilmos Zsolnay. En la fruaj 1900-aj jaroj ĝi estis konstruita. Komence de la konstruado oni trovis romiajn ruinojn, eĉ dum la socialismo oni konstruis apudan telefoncentralon tiel, ke sub la teretaĝo estas videblaj diversaj romiaj ruinoj origine. Menciindas, ke en 1950 alvenis ordono meti ruĝan stelon al loko de la iama hungara blazono. La laboristoj nur kovris la blazonon, sur la kovraĵo ili metis la stelon. Nature nun jam la blazono estas videbla.

Nuntempe en la palaco funkcias ankaŭ muzeeto pri la poŝto.

Fontoj redakti