Poŝtgastejo

Gastejo, kiu servis por ripozo, refreŝiĝo de homoj kaj de tirbestoj dum vojaĝado por longaj distancoj

Poŝtgastejo, mallonge por poŝtkaleŝa gastejopoŝtkaleŝa stacio, en la 18-a kaj 19-a jarcentoj estis stacio aparte por poŝtkaleŝoj, kie la ĉevaloj povis esti ŝanĝitaj, povis esti flegitaj, nutritaj kaj havis okazon por ripozi, kaj la pasaĝeroj de la poŝtkaleŝo povis en gastejo vesper- kaj la sekvan tagon matenmanĝi kaj havis okazon tranokti, do temis pri specialigita gastejo, kiu servis por ripozo, refreŝiĝo kaj de homoj kaj ankaŭ de tirbestoj dum vojaĝado por pli longaj distancoj. La poŝtgastejoj estadis establitaj laŭlonge laŭ ĉefaj vojoj kaj komercaj padoj. Kutime ili servis, krom aliaj, ankaŭ kiel rejungejo por la bestoj, kie eblis ne nur tranokti kaj satmanĝi, sed aparte gravis trinkigi, nutrigi kaj laŭ bezono ŝanĝi ĉevalojn. Multaj poŝtgastejoj apartenis al la vasta tuteŭropa poŝta reto de la familio Thurn und Taxis, kiu funkciigis la "imperian regnan poŝton" kiel hereda familia entrepreno: tiu familio ankaŭ enkondukis la lukson, havi en ĉiu stacio ekstran ĉevalaron, tiel ke kutime la ĉevaloj restis tie post ŝtreĉa tago antaŭ kaleŝo kaj atendis la venontan kaleŝon por plutiri ĝin - tio kompreneble ankaŭ donis okazon por saniĝi post etaj vundiĝoj, kaj sume kaŭzis ke la ĉevaloj antaŭ kaleŝo estis pli energioplenaj kaj la poŝtkaleŝoj povis atingi pli altajn rapidecojn. Kun ĝeneraligo de tiu servo kutimiĝis ankaŭ la kroma nomigo ĉevalŝanĝejo. Riĉaj nobeloj, kiuj vojaĝis per propraj kaleŝoj, por tranoktadoj kompreneble ankaŭ uzis la postkaleŝajn gastejojn. Krom la vojaĝantoj kaj siaj koĉeroj de privataj kaj poŝtkaleŝoj, la poŝtgastejoj estis ankaŭ uzataj de koĉeroj dum malpeza ŝarĝtransporto per ĉaregoj.

Estinta poŝtgastejo en Běchovice, orienta malcentra kvartalo ed Prago
eksa poŝtkaleŝa gastejo en Waldbüttelbrunn, Bavario

Kun veno de fervojo kaj pli poste de motorveturiloj la poŝtgastejoj iom post iom tute pereis kaj ili estis ŝanĝitaj en aliajn mastrum- aŭ refreŝigejajn ekipaĵojn (ekz. en ekskursajn restoraciojn, motelojn, sed ankaŭ en fabrikojn, deponejojn, laborejojn, garaĝojn kaj simile). Temis propre pri antaŭuloj de la hodiaŭaj moteloj kaj aŭtovojaj servejoj de vojaĝantoj. En la Alpoj, kiuj prezentis apartan trafikan obstaklon kaj kie bonaj montpasejoj parte nur malfermiĝis meze de la 19-a jarcento aŭ pli poste, la evoluo estis iom pli posta ol en la ebenaĵoj de Eŭropo: tiel ekzemple en la Malojopasejo nur en 1848 ekfunkciis regula servo de poŝtkaleŝoj kaj do nur ekde tiam ekzistis poŝtkaleŝaj gastejoj, kaj en la Lukomagnopasejo eĉ nur ekde 1878 estis poŝtkaleŝaj gastejoj.

Kutima konsisto de la gastejo krom la gasteja konstruaĵo estadis ĉevalejoj, garbejoj (deponejoj de pajlo kaj foino), ofte ankaŭ enveturigpordego, kie oni pagis vojimposton.

En Hungario en tia domo funkcias Poŝta Muzeo en Balatonszemes.