Poŝtkodoj en Rusio

Poŝtkodoj en Rusio

En Rusio la poŝto uzas sesciferajn poŝtkodojn. Ĉiu poŝtejo havas sian propran poŝkodon, kaj la saman poŝtkodon havas ĉiuj apudaj adresoj, kiujn priservas la poŝtejo.

Ĉiu urbo kaj regiono havas aron de poŝtkodoj, kiuj diferenciĝas nur per la lastaj ciferoj. Do, laŭ poŝtkodo eblas facile ekscii proksimuman lokon de la adreso.

Oficiala tabelo de poŝtkodoj en Rusio troviĝas en oficiala retpaĝaro de la poŝto [1][rompita ligilo]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.