EdE-P

Dum la UK-j la poŝtoj de la koncernaj landoj lokigas en la Kongresejoj poŝt-oficejon, en kiu la poŝtaĵoj, elirantaj (el tiu oficejo) estas stampataj per speciala stampilo kun teksto dediĉita al la Kongreso.

  • La unua poŝtstampo kun teksto E-a okazis dum la IX. UK en Bern (Svisujo) 1913. Ĝia aspekto: rondo, de radio 14 mm-a; interne de ĝi - dua rondo samcentra de radio 8 mm-a. En la spaco (zono) inter la du rondoj troviĝis (rond-ire) la jena teksto: „IX. Universala Kongreso de Esperanto Bern“. En la interna rondo iras tra la mezo, horizontale du paraleloj, inter kiuj estas spaco de 9 mm kaj troviĝas jena teksto: 29. VIII 13-3. Super tiuj paraleloj, en la segmento, formiĝinta de la supera paralelo kun la interna rondo, ĝuste en la mezo troviĝas E-a stelo, ĉirkaŭita de malgranda rondeto, kiu tuŝas: supre - la internan rondon kaj malsupre - la mezon de la supera paralelo. Ambaŭflanke de tiu steleto (en la supra segmento) troviĝas po kvin vertikalaj malkreskantaj linietoj. En la malsupra segmento (t. e. en la spaco formiĝinta de la malsupra paralelo kun la malsupra parto de la interna rondo) ankaŭ ĝuste en la mezo troviĝas sama rondeto sed en ĝi - la svisa blazono (kruco paralellinia, aŭ, kiel oni nomas en la tipograf-arto: „neon“ linia) ksj ambaŭflanke de tiu blazono samaj vertikalaj linietoj (kiel en la supra segmento).
  • La sekvantan jaron, en 1914 la Pariza Kongreso ankaŭ havis Kongresstampon, sed en franca lingvo. Rondo de radio 13 1/2 mm (nur unu) kaj en ĝi rondtekste: „10-e Congrès Int. Esperanto“ (kaj alidirekte, sed ankaŭ rond-ire): Paris. En la mezo de la stampo - tri linioj horizontalaj, en la unua - steleto; en la dua - 2-8 kaj en la tria - 14.
  • La XI kaj la XII ŝajne ne havis Kongresstampon.
  • La XIII (1921) -havis, la XIV ĝis la XVII (Ĝenevo 1925) ankaŭ havis.
  • La XVIII - ĉu havis - mi ne aŭdis (ŝajne - ne)
  • La XIX ĝis XXII (Oxford 1930) havis E-tekstajn.
  • La XXIII kaj la XXIV havis kun nacilingvaj tekstoj.
  • XXV (jubilea) en Köln - ne havis Kongres-stampon.

E. WIESENFELD.