Sena de Luna

(Alidirektita el Pobladura de Luna)

Sena de Luna [SEna deLUna] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco.

Sena de Luna
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24145
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 395  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 5° 57′ U (mapo)42.929722222222-5.9519444444444Koordinatoj: 42° 56′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 1 139 m [+]
Areo 147,91 km² (14 791 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sena de Luna (Provinco Leono)
Sena de Luna (Provinco Leono)
DEC
Sena de Luna
Sena de Luna
Situo de Sena de Luna
Sena de Luna (Hispanio)
Sena de Luna (Hispanio)
DEC
Sena de Luna
Sena de Luna
Situo de Sena de Luna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sena de Luna [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Akvorezervejo de Luna. La ponto aperas simbole en la blazono.
Aralla de Luna.
Caldas de Luna.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Abelgas de Luna, Aralla de Luna, Caldas de Luna, Pobladura de Luna, Rabanal de Luna, Robledo de Caldas, Sena de Luna kaj La Vega de Robledo, okupas totalan areon de 147,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 367 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 62 km de Leono, provinca ĉefurbo. Limas norde kun Lena (Asturio); sude kun Barrios de Luna kaj Riello; oriente kun Villamanín kaj La Pola de Gordón; okcidente kun San Emiliano. La tunelo Negrón, 4 km longa, konektas la provincon Leonon kun Asturio.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

La municipo formis parton de la iama municiparo Luna de Arriba aŭ de Suso, kies urbodomo estis en Láncara de Luna. Konsekvence de la konstruado de la Akvobaraĵo de la Akvorezervejo de Luna, en 1956, la urbodomo translokiĝis al Sena de Luna. Sep loĝlokoj de la municipo — nome Arévalo, Campo de Luna, Lagüelles, Oblanca, San Pedro de Luna, Santa Eulalia de las Manzanas kaj Láncara de Luna — iĝis kovritaj sub la akvo de la Akvorezervejo. Krom Truva, Miñera, Cosera kaj Mirantes, same kiel Ventas de Mallo, La Canela kaj Casasola.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti