Podhořany u Ronova

Municipo Podhořany u Ronova situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur relative kruta okcidenta deklivo de montetaro Železné hory, 10 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec, 10 km oriente de la urbo Čáslav, ĉe la ŝoseo n-ro 17 liganta tiujn urbojn. Vivas ĉi tie 258 loĝantoj (2023). Teritoria morfologio, deklivo orientita kontraŭ superregantaj okcidentaj ventoj estas aparte favora por sporta aviado el ĉi tie situanta sporta aviadejo.

Podhořany u Ronova
municipo
Gastejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Podhořany u Ronova
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Heřmanův Městec
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Podhořany u Ronova
 - alteco 284 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 10″ N 15° 32′ 12″ O / 49.93611 °N, 15.53667 °O / 49.93611; 15.53667 (mapo)
Katastro 5,34 km² (534 ha) Podhořany u Ronova
Loĝantaro 258 (2023)
Denseco 48,31 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 03, 538 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572039
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Podhořany u Ronova
Retpaĝo: www.lipovec-licomerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semtěš, Starkoč, Turkovice, Hošťalovice, Bukovina u Přelouče, Lipovec kaj Bílé Podolí.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869726
1880743
1890685
1900636
1910677
1921629
JaroLoĝantoj
1930577
1950436
1961469
1970461
1980419
1991326
JaroLoĝantoj
2001299
2014274
2016271
2017262
2018266
2019254
JaroLoĝantoj
2020251
2021246
2022249
2023258

Partoj de municipo redakti

Vidindaĵoj redakti

Ĉi tiea kastelo ekestis en 19-a jarcento per rekonstruo de fortikaĵeto. En la jaro 1898 ĝi estis rekonstruita en novrenesanca stilo.

Naturo redakti

Laŭ la vilaĝo estas nomata komplekso de gnejsaj petroj inter Týnec na Labem kaj Březinka kiel Bazemento de Podhořany. La vilaĝo troviĝas sur dekstra flanko de rivereto Čertovka. En la vilaĝo situas malgranda fiŝlago.

Vilaĝpartoj redakti

Bílý Kámen redakti

Nomo de la vilaĝo Bílý Kámen (Blanka Ŝtono) estas laŭ granda, kelkkubometra blanka silico situanta en la vilaĝo. De la vilaĝo estas belega panoramo je kaldronvalo de Čáslav, je ĉirkaŭaĵo de Kutná Hora kaj de Havlíčkův Brod.

Nový Dvůr redakti

Super Podhořany, ĉe la ĉefa ŝoseo al Chrudim troviĝas vilaĝeto Nový Dvůr. Apud ĝi estas sporta aviadejo de Východočeský aeroklub Pardubice (Orientbohemia aviadklubo Pardubice). Ĝi havas herban supraĵon kaj uzas ĝin motoraj kaj senmotoraj aviadiloj, motoraj glisoplanoj kaj supermalpezaj aviadiloj.

Turismo redakti

Trans la domaro Nový Dvůr gvidas flave sigita turisma pado el Konopáč apud Heřmanův Městec al Semtěš. En Podhořany kaj en proksima ĉirkaŭaĵo kruciĝas biciklismaj padoj n-ro 4188, 4179, 4129 kaj 4128.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti