Podkasto

programo eldonita per la RSS

Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per RSS aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn radio- kaj televido-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formo.

Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' programaro kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el iPod (muzikaparato de la firmao Apple) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ komputilo kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas MP3, sed ankaŭ la pli novaj Ogg/Vorbis kaj AAC) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.

Unikaj atributoj redakti

Podkastoj ĝenerale estas senpage aŭskultadaj. Ili estas aŭtomate aperantaj en podkastilo – aboninte la podkastkanalon, oni ne devas daŭre serĉi ilin, malkiel multajn specojn de informoj, kiujn oni devas postĉasi. Due, ili restas haveblaj longe, kaj oni povas ekŝati podkaston kaj traaŭskulti ĝian tutan katalogon facile. La elsendo de podkasto povas okazi iam ajn, kaj ĝia konsumo-aŭdo povas okazis iam ajn kiam la podkasto estas ankoraŭ havebla sur la reto. Ĉar la elspezo fari posdkaston estas malkara tiale la traktado povas fokusiĝi pri io tre specifa – multe pli specifa ol televid-programo, ekzemple, kies multekosteco kondiĉas vastan akcepton.

Ne estas tre multekoste krei podkastojn – se oni povas akcepti malpli ol perfektan sonkvaliton, oni povas registri podkaston per sia poŝtelefono. La sistemoj por registri, munti, kaj disŝuti, kiujn oni uzas estas senpagaj. Oni povas krei laŭ sia propra ritmo, fidante, ke la aŭskultantoj kaptos la epizodon, kiam ajn ĝi estos preta. Kaj oni povas elekti tre specifan temonkaj fidi, ke la ĝustaj homoj trovos vin.

Diferencoj de tradiciaj disaŭdig-procezoj redakti

Malkiel radio aŭ interretaj disaŭdigoj, podkastoj estas riceveblaj kaj aŭskulteblaj/spekteblaj kiam ajn, laŭ la deziroj de la uzanto. Tamen, ekzistas en tio ankaŭ malavantaĝoj, ekzemple, podkastoj ne povas inkluzivi tujajn kontribuojn de la aŭskultantoj/spektantoj.

Tamen, podkastoj havas gravajn avantaĝojn kontraŭ tradiciaj disaŭdigaj metodoj pro la egalisma kerno de la tekniko. En la plimultaj landoj uzo de la radia spektro estas forte limigita, kaj personaj dissendo-permesiloj estas malfacile aŭ tute ne atingeblaj. Podkastado ebligas al unuopuloj facile dissendi siajn materialojn tutmonde sen tiuj malhelpoj.

Diferencoj inter sonaj podkastoj kaj aliaj specoj de interret-radio redakti

Podkastoj malsimilas al pli malnovaj interret-elsendoj laŭ la maniero per kiu la materialoj estas disdonitaj. Anstataŭ centra son-datumstrio, aŭskultontoj ricevas la sondosierojn rekte kaj aŭtomate. Podkastoj povas inkluzivi ceterinformojn kiel datojn, titolojn, kaj priskribajn notojn.

Esperantlingvaj podkastoj redakti

Ekzistas vigla kulturo de esperantlingvaj podkastoj. Vidu liston en la Listo de Radioj kaj podkastoj en Esperanto.

Ankaŭ vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti