Pogromo de Sumgait

La Sumgait-pogromo ankaŭ konata kiel Masakro de SumgaitOkazintaĵoj de februaro estis pogromo de azeroj kontraŭ armenoj loĝintaj en la marborda urbo Sumgait (azere: Sumqayıt) en la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko dum februaro 1988.

La 27-an de februaro 1988, grandaj bandoj de azeroj ariĝis por ataki la armenojn kaj surstrate kaj hejme. Post tio la disraboj ĝeneraliĝis kaj la manko de intereso de la polico permesis plimalbonigi la situacion kaj lasi sen defendoj al la armenoj.

La perfortaj agoj en Sumgait ne konis precedentojn en Sovetio kaj ĝi altiris grandan atenton en la amaskomunikiloj de Okcidento.

La masakro okazis pro la sendependisma movado en Montara Karabaĥo kiu ricevis la apogon de la najbara tiama Armena Soveta Socialisma Respubliko.

La 18.000 armenaj loĝantoj de la regiono, forlasis la urbon en la sekvaj semajnoj ĝis Bakuo, Armenio, Rusio kaj Usono. Multaj rifuĝintoj reloĝigitaj en la nordo de Armenio fariĝis viktimoj de la tertremo Leninakan en decembro 1988.

Eksteraj ligiloj

redakti