Malfermi la ĉefan menuon

Pogromoj de judoj en Lvovo - pogromoj en Lvovo en 1941 okazintaj somere (la 30-a de junio - la 2-a de julio 1941 kaj la 25-a - 27-a de julio 1941), post atako de Germanio al Sovetunio kaj komenco de okupado de la urbo fare de Nazia Germanio.

Prizona agadoRedakti

La unuaj kontraŭjudaj tumultoj - tiel nomata prizona agado, komenciĝis en Lvovo kune kun forkuro de sovetaj regopovoj. La 27-an de junio 1941 ukrainaj naciistoj de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN) provis sensukcese konkeri la urbon, ekstermigotan baldaŭ pro subita reveno de Ruĝa Armeo. NKVD murdis tiam en la tagoj de la 28-a ĝis la 29-a de junio pli ol 7 000 malliberulojn (ĉefe poloj kaj ukrainoj) en malliberejo Brygidki ĉe la strato Łącki kaj en enketa malliberejo de NKVD en Zamarstynów (kvartalo de Lvovo).

La pogromo komenciĝis la 30-an de junio, post eniro al Lvovo de Wehrmacht. Je la 4.30 matene, sep horojn antaŭ okupo de la urbo fare de la 1-a divizio de montaj pafistoj de Wehrmacht, eniris la urbon konsistigita de ukrainoj bataliono Nachtigall; samtage vespere je la 20.00 en Lvovo membroj de bandera frakcio de OUN proklamis sendependecon de Ukrainio kaj fondon de t.n. registaro de Jaroslav Stecko. Samtempe diversloke algluataj alvokoj anoncis al la loĝantaro intencon de OUN-R proklami "Ukrajińska Samostijna Derżawa". Polojn, judojn kaj komunistojn detruu senkompate, ne montru amon por malamikoj de Ukraina Nacia Revolucio — alvokis malkaŝe al murdoj dum tiu ĉi tempo flugfolioj de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, enmanigataj al preterpasantoj.

Judoj kulpigataj pro kunlaboro kun soveta okupanto kaj krimoj de NKVD iĝis celo de la revenĝo de parto de la urba loĝantaro, incitataj de germanoj. Tio estis konforma al eldonitaj de la 17-a de junio 1941 direktivoj de Reinhard Heydrich koncerne militadon sur teritorio de Sovetunio, ordonantaj al instigo kaj inspiro de kontraŭjudaj pogromoj flanke de loka loĝantaro. Tio estis farota tiel, ke postrestu neniu spuro indikanta al SS.

Kaptitajn virojn oni devigis al forigo de kadavroj de la viktimoj murditaj en malliberejoj kaj enterigo de ili, multaj estis mortbatataj aŭ pafmortigataj. Speciala filma skipo de Wehrmacht filmis la pogromon. La filmoj estis montrataj poste en oficiala filma kroniko de Ministerio de Propagando de la Nazia Germanio: Die Deutsche Wochenschau. La 1-an de julio, kiam la pogromo atingis apogeon, unuopaj germanaj soldatoj aliĝis surstrate al la murdantaj. La 2-an de julio laŭ ordono de komandanto de Lvovo, kolonelo Wintergast, en la urbo revenis la ordo.

Ĝis la 3-a de julio la loka loĝantaro murdis ĉ. 4 mil judojn. La 2-an de julio Einsatzgruppe C alpaŝis en Lvovo al planata likvido de juda loĝantaro, komunistoj kaj t.n. malamikoj de la ŝtato.

Matene la 4-an de julio 1941 oni murdis polajn profesorojn de Lvovo.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Grzegorz Hryciuk, Polacy we Lwowie 1939-1944. Życie codzienne (Poloj en Lvovo 1939-1944. Ĉiutaga vivo), Warszawa 2000, Wyd. Książka i Wiedza, ISBN 83-05-13148-3.
  • Jarosław Hrycak, Zbyt wiele świadectw: Ukraińcy w akcjach antyżydowskich (Tro multe da atestoj. Ukrainoj en kontraŭjuda agado) en: "Nowa Europa Wschodnia", 3/4 2009 [1] elektronika versio

Eksteraj ligilojRedakti